1 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

2 Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj,

3 kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram,

4 kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma,

5 kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj,

6 kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija,

7 kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa,

8 kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija,

9 kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija,

10 kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija,

11 kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.

12 Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel,

13 kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor,

14 kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud,

15 kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob,

16 kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

17 Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.

18 Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.

19 Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi.

20 Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.

21 Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.

22 Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23 Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

24 Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

25 kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

1 大卫的子孙, 亚伯拉罕的后裔, 耶稣基督的家谱:

2 亚伯拉罕生以撒, 以撒生雅各, 雅各生犹大和他的兄弟,

3 他玛给犹大生了法勒斯和谢拉, 法勒斯生希斯仑, 希斯仑生亚兰,

4 亚兰生亚米拿达, 亚米拿达生拿顺, 拿顺生撒门,

5 喇合给撒门生了波阿斯, 路得给波阿斯生了俄备得, 俄备得生耶西,

6 耶西生大卫王。乌利亚的妻子给大卫生了所罗门,

7 所罗门生罗波安, 罗波安生亚比雅, 亚比雅生亚撒,

8 亚撒生约沙法, 约沙法生约兰, 约兰生乌西雅,

9 乌西雅生约坦, 约坦生亚哈斯, 亚哈斯生希西家,

10 希西家生玛拿西, 玛拿西生亚们, 亚们生约西亚,

11 犹太人被掳到巴比伦的时候, 约西亚生耶哥尼雅和他的兄弟。

12 被掳到巴比伦以后, 耶哥尼雅生撒拉铁, 撒拉铁生所罗巴伯,

13 所罗巴伯生亚比玉, 亚比玉生以利亚敬, 以利亚敬生亚所,

14 亚所生撒督, 撒督生亚金, 亚金生以律,

15 以律生以利亚撒, 以利亚撒生马但, 马但生雅各,

16 雅各生约瑟, 就是马利亚的丈夫; 那称为基督的耶稣, 是马利亚所生的。

17 这样, 从亚伯拉罕到大卫, 一共是十四代; 从大卫到被掳到巴比伦的时候, 也是十四代; 从被掳到巴比伦的时候到基督, 又是十四代。

18 耶稣基督的降生是这样的: 耶稣的母亲马利亚许配了约瑟, 他们还没有成亲, 马利亚就从圣灵怀了孕。

19 她丈夫约瑟是个义人, 不愿张扬使她受辱, 就打算暗中与她解除婚约。

20 他一直想着这些事, 主的使者就在梦中向他显现, 说: "大卫的子孙约瑟, 只管放胆把你的妻子马利亚迎娶过来, 因为她怀的孕是从圣灵来的。

21 她必生一个儿子, 你要给他起名叫耶稣, 因为他要把自己的子民从罪恶中拯救出来。"

22 这整件事的发生, 是要应验主借着先知所说的:

23 "必有童女怀孕生子, 他的名要叫以马内利。"以马内利就是" 神与我们同在"的意思。

24 约瑟睡醒了, 就照着主的使者所吩咐的, 把妻子迎娶过来;

25 只是在孩子出生以前, 并没有与她同房。约瑟给孩子起名叫耶稣。