1 Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:
2 Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru.
3 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,
4 kaj ŝia patro aŭdos ŝian promeson, kaj la ligon, kiun ŝi metas sur sian animon, kaj ŝia patro silentos pri tio; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras.
5 Sed se ŝia patro malpermesos al ŝi en la tago, kiam li aŭdis, tiam ĉiuj ŝiaj promesoj kaj ĉiuj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al ŝi, ĉar ŝia patro malpermesis al ŝi.
6 Se ŝi fariĝos edzino, kaj sur ŝi estos ŝiaj promesoj, aŭ vorto, kiu elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian animon,
7 kaj ŝia edzo aŭdos, kaj li silentos en la tago, kiam li aŭdis; tiam valoras ŝiaj promesoj, kaj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, valoras.
8 Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi.
9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon, valoras sur ŝi.
10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon,
11 kaj ŝia edzo aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras.
12 Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia animo, ne valoras:ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al ŝi.
13 Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas neniigi.
14 Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis.
15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis sur sin ŝian kulpon.
16 Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.
1 摩西告诉以色列人众支派的领袖: "这是耶和华吩咐的话: (本节在《马索拉抄本》为30:2)
2 如果人向耶和华许愿, 或是起誓要约束自己, 就不可食言, 总要照着自己口里所出的一切话行。
3 女子年幼还在父家的时候, 如果向耶和华许愿要约束自己,
4 她父亲若是听见她所许的愿和约束自己的话, 却对她默不作声, 她所许的一切愿和所说约束自己的话, 就为有效。
5 但是她父亲听见的时候, 如果阻止她, 她所许的愿和所说约束自己的话, 就都为无效; 耶和华也必赦免她, 因为她父亲阻止她。
6 "如果她已嫁了丈夫, 她许愿或嘴里说冒失话约束自己的时候,
7 她丈夫听见了, 但在听见的时候, 默不作声, 她所许的愿和约束自己的话, 就为有效。
8 但是她丈夫听见的时候, 如果阻止她, 就算废了她所许的愿和她嘴里所说约束自己的冒失话; 耶和华也必赦免她。
9 "寡妇, 或是离了婚的妇人所许的愿, 就是她所说约束自己的一切话, 都为有效。
10 如果她在丈夫家里许了愿, 或用誓言约束自己,
11 她丈夫听见了, 却默不作声, 也没有阻止她, 她所许的愿和所说一切约束自己的话, 就为有效。
12 但是她丈夫听见的时候, 如果把这两样都废了, 妇人口中所说一切关于许愿的话和约束自己的话, 都必无效; 她丈夫已经把这两样都废了, 耶和华也必赦免她。
13 "妇人所许的愿和刻苦约束自己所起的誓, 她丈夫都可以确立, 也可以废去。
14 如果她丈夫天天向她默不作声, 那就算是确立她所许的愿和所说约束自己的一切话; 因为丈夫在听见的日子, 向她默不作声, 就使这两样生效。
15 但是, 如果丈夫听了很久以后, 才把这两样完全废去, 他就要担当妻子的罪孽。"
16 以上是耶和华吩咐摩西的条例, 是关于丈夫与妻子, 父亲与女儿, 女儿年幼在父家的时候的条例。