1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
4 Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro:forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
9 Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
10 Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.
12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
13 Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo.
14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.
17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.
18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.
21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
25 Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.
26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要告诉亚伦: ‘你点灯的时候, 七盏灯都要照向灯台的前面。’"
3 亚伦就这样行了; 他把灯台上的灯都点着了, 使光照向灯台的前面, 正如耶和华吩咐摩西的。
4 这灯台的做法是这样: 是用金子锤出来的, 从座到花都是锤出来的。摩西制造灯台, 是照着耶和华指示的样式做的。
5 耶和华对摩西说:
6 "你要从以色列人中间选出利未人, 洁净他们。
7 你洁净他们当这样行: 要把除罪水洒在他们身上, 又叫他们用剃刀剃全身; 把衣服洗净, 洁净自己。
8 然后, 叫他们取一头公牛犊和同献的素祭, 就是用油调和的细面; 你要另取一头公牛犊, 作赎罪祭。
9 你要把利未人带到会幕前面, 又要召集以色列的全体会众;
10 你要把利未人带到耶和华面前, 以色列人要按手在他们身上。
11 亚伦要把利未人献在耶和华面前, 作以色列人中的摇祭, 使他们办理耶和华的事务。
12 利未人要按手在那两头牛的头上; 你要把一只作赎罪祭, 一只作燔祭, 献给耶和华, 为利未人赎罪。
13 你又要叫利未人站在亚伦和他的儿子们面前, 把他们作摇祭献给耶和华。
14 "这样, 你要把利未人从以色列人中分别出来, 利未人就要归我。
15 以后, 利未人可以进去办理会幕的事; 你要洁净他们, 把他们作摇祭献上。
16 因为他们是以色列人中完全献给我的; 我选出了他们归我, 是代替以色列人中所有头生的。
17 因为以色列人中所有头生的, 连人带畜都是我的; 我在埃及地击杀所有头生的那一天, 就把他们分别为圣归我了。
18 我选出了利未人, 代替以色列人中所有头生的。
19 我从以色列人中, 把利未人赐给亚伦和他的众子, 在会幕里办理以色列人的事务, 又为以色列人赎罪, 免得他们走近圣所的时候, 就有灾祸临到他们。"
20 摩西、亚伦和以色列的全体会众, 就向利未人这样行了; 耶和华指着利未人吩咐摩西的, 以色列人都照样向他们行了。
21 于是利未人洁净了自己, 把衣服洗净; 亚伦把他们作摇祭献在耶和华面前; 亚伦又为他们赎罪, 洁净他们。
22 然后, 利未人才进去, 在亚伦和他的众子面前, 在会幕里办理他们的事务; 耶和华指着利未人怎样吩咐摩西, 以色列人就怎样向他们行了。
23 耶和华对摩西说:
24 "关于利未人的职责是这样: 从二十五岁以上的, 要进来办理会幕里的事务;
25 到了五十岁, 就要停止办理事务, 不再办事;
26 只要在会幕里帮助自己的兄弟, 尽忠职守, 事务却不必办理了。关于利未人的职守, 你要这样向他们行。"