1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon.
2 Kaj ili diris:Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis.
3 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.
4 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri.
5 Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris.
6 Kaj Li diris:Aŭskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo;
7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.
8 Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
9 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
10 Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
11 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis;
12 ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo.
13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin.
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu.
15 Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis.
16 Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.
1 米利暗和亚伦, 为了摩西所娶的古实女子的缘故, 就出言反对摩西, 因为他娶了一个古实女子为妻。
2 他们说: "难道耶和华单单与摩西说话, 不也与我们说话吗?"这话耶和华听见了。
3 摩西为人十分谦和, 胜过世上所有的人。
4 耶和华忽然对摩西、亚伦和米利暗说: "你们三个人都出来, 到会幕那里去。"他们三个人就出来。
5 耶和华在云柱中降临, 停在会幕门口, 呼召亚伦和米利暗; 他们二人就前去。
6 耶和华说: "现在你们要听我的话, 如果你们中间有先知, 我耶和华必在异象中向他显现, 在梦中与他说话。
7 可是, 对我的仆人摩西却不是这样, 他是在我全家忠心的。
8 我要与他面对面说话, 是亲自说的, 不是用谜语; 他必看见耶和华的形象, 你们出言反对我的仆人摩西, 为什么不惧怕呢?"
9 耶和华向他们发怒, 就走了。
10 云彩从会幕上离开, 米利暗就长了大痲风, 像雪那样白; 亚伦转身过来看米利暗, 见她长了大痲风。
11 亚伦就对摩西说: "我主啊, 求你不要因我们行事愚昧所犯的罪, 就把这罪加在我们身上。
12 求你不要叫她像个死胎, 一出母腹, 肉就半腐烂了。"
13 于是摩西向耶和华哀求, 说: " 神啊, 求你医好她。"
14 耶和华对摩西说: "如果她的父亲吐唾沫在她脸上, 她不是要蒙羞七天吗?现在把她关在营外七天, 然后才让她回来。"
15 于是米利暗被关在营外七天; 人民没有启程, 直到把米利暗接回来。
16 然后, 人民从哈洗录起行, 在巴兰的旷野安营。