1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aŭ virino decidos fari sanktan promeson de konsekriĝo, por konsekri sin al la Eternulo,
3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi.
4 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo.
5 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
6 Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.
7 Ne ĉe sia patro, nek ĉe sia patrino, nek ĉe sia frato, nek ĉe sia fratino li malpuriĝu, se ili mortis; ĉar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
8 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
9 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu;
10 kaj en la oka tago li alportu du turtojn aŭ du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.
12 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.
13 Kaj jen estas la leĝo pri la konsekrito:kiam finiĝos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
14 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaraĝan ŝafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaraĝan ŝafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virŝafon sendifektan kiel pacoferon,
15 kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, ŝmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj verŝoferon.
16 Kaj la pastro prezentos tion antaŭ la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
17 Kaj el la virŝafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian verŝoferon.
18 Kaj la konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
19 Kaj la pastro prenos la kuiritan ŝultron de la virŝafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
20 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
21 Tio estas la leĝo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ la leĝo pri lia konsekriteco.
22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:
24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;
26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要告诉以色列人, 对他们说: ‘无论男女, 如果许了特别的愿, 就是拿细耳人的愿, 就要离俗归耶和华。
3 他要戒除淡酒和浓酒; 淡酒作的醋和浓酒作的醋, 他都不可喝; 不可喝任何葡萄汁, 也不可吃鲜葡萄或干葡萄。
4 在他离俗的日子, 葡萄树上出产的, 无论是葡萄核或是葡萄, 都不可吃。
5 "‘在他许愿离俗的日子, 不可用剃刀剃头; 他要圣洁, 直到他离俗归耶和华的日子满了, 他要由他的头发长长。
6 "‘在他离俗归耶和华的日子, 不可走近死人。
7 他的父母、兄弟或是姊妹, 死了的时候, 他不可因他们玷污自己, 因为离俗归他 神的记号, 在他的头上;
8 在他离俗的日子, 他都是归耶和华为圣的。
9 "‘如果在他身旁, 突然有人死了, 以致他离俗的头被玷污了, 他就要在得洁净的日子剃头, 就是在第七日剃头。
10 第八天, 他要把两只斑鸠, 或是两只雏鸽, 带到会幕门口交给祭司。
11 祭司要献一只作赎罪祭, 一只作燔祭, 为他赎那因死人而玷污的罪; 他要在当天使他的头成为圣洁,
12 使他重新离俗归耶和华的日子, 又要带一只一岁的公羊羔来作赎愆祭; 以前的日子无效, 因为他的离俗被玷污了。
13 "‘拿细耳人的律例是这样: 离俗的人的日子满了那天, 人要把他带到会幕的门口;
14 他要把供物献给耶和华, 就是献一只完全没有残疾、一岁的公羊羔作燔祭, 一只完全没有残疾、一岁的母羊羔作赎罪祭, 一只完全没有残疾的公绵羊作平安祭,
15 一篮无酵调油的细面饼和抹油的无酵薄饼, 以及同献的素祭和奠祭。
16 祭司要在耶和华面前献上这些供物, 又要献上他的赎罪祭和燔祭;
17 他又要把那只公绵羊和那一篮无酵饼, 献给耶和华作平安祭; 祭司也要把同献的素祭和奠祭献上。
18 拿细耳人要在会幕门口剃他离俗的头, 把他离俗的头发拿去, 放在平安祭下的火上。
19 拿细耳人剃去了自己离俗的头发以后, 祭司就要取那煮过的公绵羊的一条前腿, 又要从篮子里取一个无酵饼和一个无酵薄饼, 都放在拿细耳人的手上。
20 祭司要把这些作为摇祭, 在耶和华面前摇一摇; 这些作摇祭献上的胸和作举祭的腿, 同为圣物归给祭司; 然后拿细耳人才可以喝酒。
21 "‘许愿的拿细耳人的律例是这样: 他献给耶和华的供物是照着他离俗的愿, 不是根据他手上所得的; 他怎样许愿, 就当怎样照着离俗的律例而行。’"
22 耶和华对摩西说:
23 "你要告诉亚伦和他的儿子说: ‘你们要这样为以色列人祝福, 对他们说:
24 愿耶和华赐福你, 保护你;
25 愿耶和华使他的脸光照你, 赐恩给你;
26 愿耶和华敞脸垂顾你, 赐你平安。’
27 他们要这样奉我的名为以色列人祝福, 我也要为他们祝福。"