1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro.
2 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi.
3 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
4 kaj la manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
5 Kaj ŝi diris al la reĝo:Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco;
6 mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon de via granda saĝeco:vi superas la famon, kiun mi aŭdis.
7 Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon.
8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
9 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
10 Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj multekostajn ŝtonojn.
11 Kaj el la santala ligno la reĝo faris ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis ion similan en la Juda lando.
12 Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.
13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
14 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton.
15 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo),
16 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
17 Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro.
18 Kaj ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
19 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.
20 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
21 Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
22 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco.
23 Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
24 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon:vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
25 Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
26 Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo.
27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.
29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
30 Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
31 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
1 示巴女王听见所罗门的名声, 就来到耶路撒冷, 要用难题试试所罗门。跟随她的人很多, 又有骆驼驮着香料、大批黄金和宝石。她来到所罗门那里, 就把她心里所有的难题, 都对所罗门说出来。
2 所罗门把她的一切难题, 都给她解答了; 没有一样难倒所罗门, 不能给她解答的。
3 示巴女王看见所罗门的智慧和他建造的宫殿,
4 他席上的食物, 群臣的座位, 仆人的侍候和他们的服饰, 酒政和酒政的服饰, 以及所罗门在耶和华殿里所献的燔祭, 就十分惊讶。
5 于是她对王说: "我在本国听见关于你的事和你的智慧, 实在是真的。
6 我先前不信那些话, 等到我来了, 亲眼看见了, 才知道你智慧的伟大, 人告诉我的还不到一半。你实在是见面胜似闻名。
7 属你的人是有福的, 你的臣仆是有福的, 因为他们可以常常侍立在你面前, 聆听你的智慧。
8 耶和华你的 神是应当称颂的, 因他喜悦你, 使你坐在他的王位上, 为耶和华你的 神作王; 因为你的 神爱以色列人, 要永远坚立他们, 所以立你作他们的王, 好秉公行义。"
9 于是示巴女王把约四千公斤金子、大批香料和宝石送给所罗门王; 示巴女王送给所罗门王的香料, 是犹大地从来没有过的。
10 希兰的仆人和所罗门的仆人从俄斐把黄金运来, 也把檀香木和宝石运了来。
11 王用檀香木为耶和华的殿和王宫作了台阶, 又为唱歌的人作了琴瑟; 像这样的东西, 是在犹大地从来没有见过的。
12 所罗门王按着示巴女王带来给他的, 回送她礼物; 此外, 还把女王所愿所求的, 都送给她, 于是女王和她的臣仆都返回本国去了。
13 所罗门每年所得的金子, 共重两万三千公斤,
14 另外, 还有从商人和行商运来的, 阿拉伯诸王和本国的各总督, 都把金银运来给所罗门。
15 所罗门王用锤炼好的金子做了二百面大盾牌, 每一面大盾牌用锤炼好的金子七公斤。
16 又用锤炼好的金子做了三百面小盾牌, 每一面小盾牌用锤炼好的金子约三公斤; 王把这些盾牌都放在黎巴嫩林宫。
17 王用象牙做了一个大宝座, 包上纯金。
18 宝座有六级台阶, 又用金脚凳和宝座相连, 座位两边都有扶手, 扶手旁边各有一只狮子站立。
19 六级台阶上共有十二只狮子站立; 每级两只, 一左一右; 在列国中都没有这样做的。
20 所罗门王的一切杯爵都是金的; 黎巴嫩林宫里的一切器皿都是精金做的; 在所罗门的时代, 银子算不得什么。
21 因为王的船只和希兰的仆人一同到他施去; 往他施的船只每三年回来一次, 载着金银、象牙、猿猴和孔雀回来。
22 所罗门王的财富和智慧, 胜过世上的列王。
23 世上的列王都求见所罗门的面, 要听 神赐给他的智慧。
24 他们各人带来的礼物有: 银器、金器、衣服、兵器、香料、骡马; 每年都有一定的数量。
25 所罗门有四千马廊的车马, 还有马兵一万二千, 他把这些人马安置在屯车城和耶路撒冷, 就是与王在一起。
26 所罗门统治列王, 从幼发拉底河到非利士地, 直到埃及的边界。
27 王在耶路撒冷使银子好像石头, 使香柏木好像平原的桑树那么多。
28 人们从埃及和各地把马匹运到所罗门那里。
29 所罗门其余的事迹, 一生的始末, 不是都记在拿单先知的记录上, 示罗人亚希雅的预言上, 以及先见易多论到尼八的儿子耶罗波安的启示录上吗?
30 所罗门在耶路撒冷作王统治全以色列共四十年。
31 所罗门和他的列祖同睡, 埋葬在他父亲大卫的城里; 他的儿子罗波安接续他作王。