1 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
2 tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna.
3 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
4 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
5 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.
10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
11 Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.
12 Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
13 (ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto:li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo),
14 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;
15 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
16 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi.
17 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
18 Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
19 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi,
20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
21 Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu.
22 Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo:
23 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco.
24 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo:
25 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.
26 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
27 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
28 Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
29 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
30 aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj);
31 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
32 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
33 Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
34 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
35 tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
36 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman;
37 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
39 tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi.
40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko.
41 Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon.
42 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.
1 那时所罗门说: "耶和华曾说他要住在幽暗之中。
2 我已经为你建造了巍峨的殿宇, 作你永远居住的地方。"
3 然后王转过来, 给以色列全体会众祝福, 以色列全体会众都站着。
4 所罗门说: "耶和华以色列的 神是应当称颂的! 他亲口对我的父亲大卫应许的, 已亲手作成了, 他说:
5 ‘自从我领我的子民从埃及地出来的那天, 我没有在以色列众支派中, 拣选一座城建造殿宇, 使我的名留在那里; 我也没有拣选一个人作领袖, 统治我的子民以色列。
6 我却拣选了耶路撒冷, 使我的名留在那里; 也拣选了大卫, 统治我的子民以色列。’
7 我的父亲大卫有心要为耶和华以色列的 神的名建造殿宇。
8 耶和华却对我的父亲大卫说: ‘你心想要为我的名建造殿宇, 你心意很好;
9 不过不是由你建造殿宇, 而是你的儿子, 你亲生的儿子, 他必为我的名建殿。’
10 现在耶和华实现了他的应许, 我已经起来接续我的父亲大卫, 坐上了以色列的王位, 就像耶和华所说的; 我为耶和华以色列的 神的名建造了这殿。
11 我也把约柜安放在殿里, 约柜中有耶和华和以色列人所立的约。"
12 所罗门在以色列全体会众面前, 站在耶和华的祭坛前, 张开双手;
13 原来所罗门做了一座铜台, 长两公尺两公寸, 宽两公尺两公寸, 高一公尺三公寸, 安放在外院中。那时他站在铜台上, 在以色列全体会众面前, 屈膝下跪, 向天张开双手,
14 说: "耶和华以色列的 神啊, 天上地下没有神可以和你相比的, 你向那些一心行在你面前的仆人, 常是守约施慈爱的;
15 你对你的仆人我父亲大卫所应许的, 你都遵守了, 你亲口应许, 也亲手成全, 就像今日一样。
16 耶和华以色列的 神啊, 你应许你的仆人我父亲大卫说: ‘只要你的子孙谨守他们的行为, 遵守我的律法, 像你在我面前所行的一样, 你就不会断人在我面前坐上以色列的王位。’现在求你应验这话吧。
17 耶和华以色列的 神啊, 现在求你实现你向你的仆人大卫应许的话吧!
18 " 神真的要和人住在地上吗?看哪, 天和天上的天也容不下你, 何况我建造的这殿呢?
19 耶和华我的 神啊, 求你垂注你仆人的祷告和祈求, 聆听你仆人在你面前所发的呼喊和祷告。
20 求你张开眼睛, 昼夜看顾这殿, 就是看顾你所说要立你名的地方; 求你垂听你仆人向着这地方所发的祷告。
21 求你垂听你的仆人和你的子民以色列的祈求, 就是他们向着这地方所发的祷告; 求你从天上, 从你的居所垂听, 垂听和赦免。
22 "人若是得罪了邻舍, 有人要他起誓, 他就来到这殿, 在你的祭坛前起誓;
23 求你从天上垂听, 施行你的作为, 审判你的仆人, 照着恶人所行的报应在他头上; 宣告义人无罪, 照着他的义行赏赐他。
24 "如果你的子民以色列得罪了你, 以致在仇敌面前被击败; 后来回心转意, 承认你的名, 在这殿里向你祷告祈求,
25 求你从天上垂听, 赦免你子民以色列的罪, 领他们归回你赐给他们和他们列祖的土地。
26 "你的子民因得罪了你, 你惩罚他们, 使天闭塞不下雨; 如果他们向着这地方祷告, 承认你的名, 离开他们的罪,
27 求你在天上垂听, 赦免你的仆人和你的子民以色列的罪, 把他们当行的正道指教他们, 降雨在你的地上, 就是你赐给你的子民作产业的地上。
28 "国中若是有饥荒、瘟疫、旱风、霉烂、蝗虫、蚂蚱, 或是有仇敌围困城镇, 或是有什么灾祸, 什么疾病,
29 你的子民以色列, 无论是个别或是全体, 自知自己的灾祸和痛苦, 向着这殿张开双手祷告或祈求,
30 求你从天上你的居所垂听和赦免他们, 你是知道人心的, 你必照着各人所行的报应各人; 因为只有你知道世人的心。
31 使他们在你赐给我们列祖的地上, 一生一世敬畏你, 遵行你的道路。
32 "至于在你的子民以色列以外的外族人, 他们为了你的大名、你大能的手和伸出来的膀臂, 从远方而来; 他们来向着这殿祷告的时候,
33 求你从天上, 从你的居所垂听他们, 照着外族人向你呼求的一切而行, 使地上万民都认识你的名, 敬畏你, 像你的子民以色列一样; 又使他们知道我建造的这殿, 是奉为你名的所在。
34 "如果你的子民在你派他们出去的路上, 和仇敌作战, 他们向着你拣选的这城, 和向着我为你的名建造的这殿向你祷告,
35 求你从天上垂听他们的祷告祈求, 使他们得胜。
36 "如果你的子民得罪了你(因为世上没有不犯罪的人), 你向他们发怒, 把他们交在仇敌面前, 以致仇敌把他们掳到外地或远或近;
37 如果他们在被掳去的地方回心转意, 在被掳去的地方祈求你说: ‘我们犯了罪了, 我们作了孽了, 我们行了恶了。’
38 如果他们在被掳去的地方一心一意归向你, 又向着他们自己的地, 就是你赐给他们列祖的地, 和向着你拣选的这城, 以及向着我为你的名建造的这殿祷告,
39 求你从天上, 从你的居所垂听他们的祷告祈求, 为他们伸冤, 赦免得罪了你的那些子民。
40 "我的 神啊, 现在求你张开眼睛, 求你的耳朵垂听在这地方献上的祷告。
41 现在, 耶和华 神啊, 求你起来, 愿你和你有大能的约柜进入你安息的地方; 耶和华 神啊, 愿你的祭司都披上救恩; 愿你的圣民在福乐中欢欣。
42 耶和华 神啊, 求你不要转脸不顾你所膏的人: 愿你记念你向你仆人大卫所施的慈爱。"