1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.
2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.
3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila.
4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
5 Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.
6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste?
8 Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo.
9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon.
10 Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo.
12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
13 Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.
1 那些在床上图谋不义, 并且行恶的人有祸了! 因为他们的手有力量, 天一亮, 就作出来了。
2 他们要田地, 就去抢夺; 想要房屋, 就去强取。他们欺压人和他的家眷, 取人和人的产业。
3 因此耶和华这样说: 看哪! 我策划灾祸攻击这家族, 你们无法缩起颈项避开这灾祸。你们不能昂首而行("昂首而行"或译: "高视阔步"); 因为这是个灾难的时代。
4 到那日, 必有人作歌讽刺你们, 唱悲伤的哀歌, 说: "我们彻底被毁灭了, 我子民分内的产业, 他竟转给别人了; 他怎可从我这里挪去, 把我们的田地分给掳掠我们的人("分给掳掠我们的人"或译: "分给背道的人")! "
5 因此你在耶和华的会众中, 必没有抽签拉准绳的人了。
6 有人预言说: "你们不要说预言; 人不可预言这些事; 羞耻不会临到我们。"
7 雅各家啊! 人怎可说: "耶和华的心着急, 不能忍耐呢?这些是他的作为吗?"我耶和华的话对行事正直的人不是有益的吗?
8 你们却像仇敌一样, 起来攻击我的子民("你们却像仇敌一样, 起来攻击我的子民"或译: "然而, 我的子民竟兴起来像仇敌一样"); 你们竟从安详过路的人身上剥去衣服, 从不愿作战的人身上剥去外衣。
9 你们把我民中的妇女赶逐, 离开欢乐的家园; 你们把我的尊荣, 从她们的婴孩身上夺去, 直到永远。
10 起来, 走吧! 这不是你们安息之地; 你们因为不洁净的缘故, 必被毁灭, 是不可挽救的毁灭。
11 若有人随从虚假的心, 撒谎说: "我要向你们说清酒和烈酒的预言。"那人就是这民的预言家了。
12 雅各家啊! 我必召集你们所有的人, 聚集以色列的余民; 我要把他们安置在一起, 像羊在羊圈里, 像群羊远离了人, 在草场上喧哗。
13 开路的人领先上去; 他们开路, 闯门进入, 又从门里出来; 他们的王在他们面前走过, 耶和华领导他们。