1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn.
2 Kaj ni scias, ke la juĝo de Dio estas laŭ vero kontraŭ tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
3 Kaj ĉu vi kalkulas, ho homo, kiu juĝas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la juĝon de Dio?
4 Aŭ ĉu vi malestimas la riĉecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
5 sed laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝigo de la justa juĝo de Dio,
6 kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj;
7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;
8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
9 aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;
11 ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio.
12 Ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo;
13 ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj
14 ĉar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ĉi tiuj, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem;
15 kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.)
16 en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.
17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la leĝon, kaj fieras pri Dio,
18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindaĵojn, kaj estas instruita el la leĝo,
19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la leĝo la formon de la scio kaj la vero;
21 vi, kiu instruas alian, ĉu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne ŝtelu; ĉu vi ŝtelas?
22 vi, kiu diras:Ne adultu; ĉu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, ĉu vi prirabas templojn?
23 vi, kiu fieras pri la leĝo, ĉu vi malhonoras Dion per via transpaŝo de la leĝo?
24 Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.
25 Ĉar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la leĝo; sed se vi estas pekanto kontraŭ la leĝo, via cirkumcido fariĝas necirkumcido.
26 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la leĝo, ĉu lia necirkumcido ne kalkuliĝos kiel cirkumcido?
27 kaj ĉu la laŭnatura necirkumcidulo, se li plenumas la leĝon, ne juĝos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpaŝas la leĝon?
28 Ĉar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;
29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laŭ la spirito, ne laŭ la litero, kies laŭdo estas ne de homoj, sed de Dio.
1 你这判断人的啊! 无论你是谁, 都没有办法推诿。你在什么事上判断人, 就在什么事上定自己的罪; 因为你所作的, 正是你所判断的事。
2 我们知道, 神必照着真理审判行这些事的人。
3 你这个人, 你判断行这些事的人, 自己所行的却是一样, 你以为能逃脱 神的审判吗?
4 还是你藐视 神丰富的恩慈、宽容和忍耐, 不晓得他的恩慈是要领你悔改的吗?
5 可是你一直硬着心肠, 不肯悔改, 为自己积蓄 神的忿怒, 就是他彰显公义审判的那天所要发的忿怒。
6 神必照各人所作的报应各人:
7 以永生报答那些耐心行善、寻求荣耀尊贵和不朽的人,
8 却以震怒和愤恨报应那些自私自利、不顺从真理而顺从不义的人;
9 把患难和愁苦加给所有作恶的人, 先是犹太人, 后是希腊人,
10 却把荣耀、尊贵与平安赐给所有行善的人, 先是犹太人, 后是希腊人。
11 因为 神并不偏待人。
12 凡不在律法之下犯了罪的, 将不按律法而灭亡; 凡在律法之下犯了罪的, 将按律法受审判。
13 因为在 神面前, 不是听律法的为义, 而是行律法的得称为义。
14 没有律法的外族人, 如果按本性行律法上的事, 他们虽然没有律法, 自己就是自己的律法;
15 这就表明律法的作用是刻在他们的心里, 有他们的良心一同作证, 他们的思想互相较量, 或作控告、或作辩护。
16 这也要照着我所传的福音, 在 神借着耶稣基督审判各人隐情的那一天, 彰显出来。
17 你身为犹太人, 倚靠律法, 仗着 神夸口,
18 而且明白他的旨意, 又从律法得了教导, 能够辨别什么是好的,
19 自信是瞎子的向导, 在黑暗中的人的光,
20 愚昧人的导师, 小孩子的教师, 在律法上得了整套的知识和真理;
21 你既然教导别人, 难道不教导自己吗?你传讲不可偷窃, 自己却偷窃吗?
22 你说不可奸淫, 自己却奸淫吗?你憎恶偶像, 自己却劫掠庙宇吗?
23 你既然以律法夸口, 自己却因犯律法而羞辱 神吗?
24 正如经上所说的: " 神的名, 因你们的缘故在列邦中被亵渎。"
25 你若遵行律法, 割礼固然有益处; 但你若是犯律法的, 你的割礼就不是割礼了。
26 这样, 没有受割礼的人, 如果遵守律法所规定的, 他虽然没有受过割礼, 不也算是受过割礼的吗?
27 那本来没有受割礼却遵守律法的人, 就要审判你这有仪文和割礼而犯律法的人。
28 因为表面上作犹太人的并不是犹太人, 在肉身上表面的割礼也不是割礼。
29 唯有在内心作犹太人的才是犹太人; 割礼也是心里的, 是靠着圣灵而不是靠着仪文。这样的人所受的称赞, 不是从人来的, 而是从 神来的。