1 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,

2 ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro.

3 Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno;

4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj;

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen.

6 Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;

7 nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

8 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.

9 Ĉar jen estas la vorto de promeso:En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara.

10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak

11 (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

12 estis dirite al ŝi:La pli granda servos la malpli grandan.

13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

14 Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne!

15 Ĉar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

17 Ĉar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

18 Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo?

20 Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

21 Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo;

23 kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro,

24 nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj?

25 Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.

26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

27 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos;

28 ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin.

29 Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

31 sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon.

32 Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo;

33 kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

1 我在基督里说的是实话, 并没有撒谎, 因为我的良心在圣灵里一同为我作证;

2 我大大忧愁, 心里常常伤痛。

3 为我的同胞, 就是我骨肉之亲, 就算自己受咒诅, 与基督隔绝, 我也甘心。

4 他们是以色列人: 嗣子的名分、荣耀、众约、律法、敬拜的礼仪和各样的应许, 都是他们的。

5 蒙拣选的列祖也是他们的祖宗; 按肉身来说, 基督也是出自他们这一族。其实, 他是在万有之上, 永远受称颂的 神。阿们。

6 当然, 这不是说 神的话落了空, 因为出自以色列的, 不都是以色列人;

7 也不因为他们是亚伯拉罕的后裔, 就都成为他的儿女, 只有"以撒生的, 才可以称为你的后裔",

8 这就是说, 肉身生的儿女并不是 神的儿女, 只有凭着应许生的儿女才算是后裔。

9 因为所应许的话是这样: "明年这个时候我要来, 撒拉必定生一个儿子。"

10 不但如此, 利百加也是这样: 既然从一个人, 就是从我们的祖宗以撒怀了孕,

11 双生子还没有生下来, 善恶也没有行出来(为要坚定 神拣选人的旨意,

12 不是由于行为, 而是由于那呼召者), 神就对她说: "将来大的要服事小的。"

13 正如经上所记的: "我爱雅各, 却恶以扫。"

14 既是这样, 我们可以说什么呢? 神不公平吗?绝对不会!

15 因为他对摩西说: "我要怜悯谁, 就怜悯谁; 我要恩待谁, 就恩待谁。"

16 这样看来, 既不是出于人意, 也不是由于人为, 只在于那怜悯人的 神。

17 经上有话对法老说: "我把你兴起来, 是要借着你显出我的大能, 并且使我的名传遍全地。"

18 这样看来, 他愿意怜悯谁就怜悯谁, 愿意谁刚硬就使谁刚硬。

19 这样, 你会对我说: "那么他为什么责怪人呢?有谁抗拒他的旨意呢?"

20 你这个人哪, 你是谁, 竟敢跟 神顶嘴呢?被造的怎么可以对造他的说: "你为什么把我做成这个样子呢?"

21 陶匠难道没有权用同一团的泥, 又做贵重的、又做卑贱的器皿吗?

22 如果 神有意要显明他的忿怒, 彰显他的大能, 而多多容忍那可怒、预备遭毁灭的器皿,

23 为了要使他丰盛的荣耀, 彰显在那蒙恩、早已预备要得荣耀的器皿上, 这又有什么不可呢?

24 这器皿就是我们这些不但从犹太人中, 也从外族人中蒙召的人。

25 就如 神在何西阿书上说的: "我要称那不是我子民的为我的子民, 那不蒙爱的为蒙爱的;

26 从前在什么地方对他们说: 你们不是我的子民, 将来就在那里称他们为永活 神的儿子。"

27 以赛亚指着以色列人大声说: "以色列子孙的数目虽然多如海沙, 得救的不过是剩下的余数;

28 因为主必在地上迅速而彻底地成就他的话。"

29 又如以赛亚早已说过的: "如果不是万军之主给我们存留后裔, 我们早就像所多玛和蛾摩拉一样了。"

30 既是这样, 我们还有什么可说的呢?那不追求义的外族人却得了义, 就是因信而得的义。

31 但以色列人追求律法的义("律法的义"原文作"义的律法"), 却达不到律法的要求。

32 这是什么缘故呢?因为他们不凭信心, 只靠行为。他们绊倒在那绊脚石上,

33 正如经上所记: "看哪, 我在锡安放了一块绊脚石, 是绊倒人的磐石; 信靠他的人, 必不致失望。"