1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.
2 Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
3 Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
4 Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
5 Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
6 por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
7 Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
8 Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
10 Kaj ankaŭ oni diras: Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
11 Kaj ankaŭ: Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.
12 Kaj ankaŭ Jesaja diras: Estos radiko de Jiŝaj, Kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.
14 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
15 Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
16 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
17 Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
18 Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
19 en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
20 jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
21 sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.
22 Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi;
23 sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,
24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi);
25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
26 Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem.
27 Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj.
28 Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.
29 Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.
30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi;
31 ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
32 por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi.
33 Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.
1 我们坚强的人, 应该担当不坚强的人的软弱, 不应该求自己的喜悦。
2 我们各人务要叫邻舍喜悦, 好让他得到益处、得到造就。
3 因为连基督也不求自己的喜悦; 反而像经上所记的: "辱骂你的人的辱骂, 都落在我的身上。"
4 从前经上所写的, 都是为教训我们而写的, 好使我们借着忍耐和圣经中的安慰得着盼望。
5 愿赐忍耐和安慰的 神, 使你们彼此同心, 效法基督耶稣,
6 同心一致地荣耀我们主耶稣基督的父 神。
7 因此, 你们应当彼此接纳, 就像基督接纳了你们一样, 使荣耀归于 神。
8 我说, 基督为了 神的真理, 成了受割礼的人的仆人, 为的是要证实对祖先的应许,
9 使外族人因着所蒙的怜悯荣耀 神; 如经上所记: "因此我要在列邦中称赞你, 歌颂你的名。"
10 又说: "列邦啊, 当与他的子民一同快乐。"
11 又说: "万国啊, 你们当赞美主; 愿万民都颂赞他。"
12 以赛亚也说: "将来必有耶西的根, 就是那兴起来治理列邦的; 列邦都寄望于他。"
13 愿那赐盼望的 神, 因着你们的信, 把一切喜乐平安充满你们, 使你们靠着圣灵的大能满有盼望。
14 我的弟兄们, 我个人深信你们自己也满有良善, 充满丰富的知识, 也能够彼此劝导。
15 但有些地方, 我写得稍为大胆一点, 是要提醒你们; 我因着 神赐给我的恩典,
16 为外族人作了基督耶稣的仆役, 作了 神福音的祭司, 使所献上的外族人得蒙悦纳, 靠着圣灵成为圣洁。
17 所以, 在 神的事上, 我在基督耶稣里倒有可以引以为荣的。
18 别的我不敢说, 我只说基督借着我所作的事, 就是用言语行为, 借着神迹和奇事的大能, 以及圣灵的大能, 使外族人顺服; 这样, 我从耶路撒冷直到以利里古, 把基督的福音都传开了。
20 我立定主意, 不在宣扬过基督的地方传福音, 免得建立在别人的根基上,
21 反而照经上所记: "那对他一无所闻的, 将要看见; 那没有听过的, 将要明白。"
22 因此, 我多次受到拦阻, 不能到你们那里去。
23 但现在这一带再没有可传的地方, 而我多年来又很想去见你们,
24 所以, 无论我什么时候到西班牙去, 都希望趁我路过时和你们见面, 先稍微满足我的心愿, 然后由你们给我送行到那里去。
25 不过, 我现在为了供应圣徒的事要往耶路撒冷去;
26 因为马其顿和亚该亚人乐意捐了一些钱, 给耶路撒冷圣徒中的穷人。
27 他们是乐意的, 而且那也是他们的本分("本分"原文作"债"), 因为外族人既然分享了犹太人属灵的好处, 就应该供应他们肉身的需要。
28 等我办好这件事, 把这笔款项安全地交了给他们, 我就要路过你们那里到西班牙去。
29 我知道我到你们那里去的时候, 一定会带着基督丰盛的福分。
30 弟兄们, 我靠着我们的主耶稣基督, 凭着圣灵的慈爱, 劝你们和我一同竭力为我向 神祈祷,
31 求 神救我脱离犹太地不信从的人, 使我带到耶路撒冷的捐款, 可以得到圣徒的悦纳;
32 也使我照着 神的旨意, 高高兴兴地到你们那里去, 好和你们一同得到安息。
33 愿赐平安的 神与你们众人同在。阿们。