1 Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
2 Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
3 Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.
4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.
5 Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio;
6 kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.
7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.
8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
9 Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
10 ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio.
11 Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela;
12 sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
13 Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
14 Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas.
15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.
17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
18 nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron;
19 pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.
20 Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
21 Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono.
22 Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
23 Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo.
24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko,
26 taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.
27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
28 Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin.
29 Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
30 Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.
31 Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.
32 Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj,
34 estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon;
36 kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo;
37 ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.
39 Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
40 ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
1 信就是对所盼望的事的把握, 是还没有看见的事的明证。
2 因着这信心, 古人得到了称许。
3 因着信, 我们就明白宇宙("宇宙"或译: "诸世界"或"众世代")是因着 神的话造成的。这样, 那看得见的就是从那看不见的造出来的。
4 因着信, 亚伯比该隐献上更美的祭品给 神; 借着这信心, 他被 神称许为义人, 这是 神指着他的礼物所作的见证; 他虽然死了, 却借着信仍然说话。
5 因着信, 以诺被迁去了, 使他不至于死, 人也找不着他, 因为 神把他迁去了。原来在迁去以前, 他已经得了 神喜悦他的明证。
6 没有信, 就不能得到 神的喜悦; 因为来到 神面前的人, 必须信 神存在, 并且信他会赏赐那些寻求他的人。
7 因着信, 挪亚在还没有看见的事上, 得了 神的警告, 就动了敬畏的心, 做了一艘方舟, 使他全家得救。借着这信心, 他就定了那世代的罪, 自己也承受了那因信而来的义。
8 因着信, 亚伯拉罕在蒙召的时候, 就听命往他将要承受为业的地方去; 他出去的时候, 还不知道要往哪里去。
9 因着信, 他在应许之地寄居, 好像是在异乡, 与承受同样应许的以撒、雅各一样住在帐棚里。
10 因为他等待那座有根基的城, 就是 神所设计所建造的。
11 因着信, 甚至撒拉, 她虽然过了生育的年龄, 还是能够怀孕, 因为她认为那应许她的是信实的。
12 所以从一个好像已死的人, 竟然生出许多子孙来, 仿佛天上的星那么众多, 海边的沙那么无数。
13 这些人都是存着信心死了的, 还没有得着所应许的, 只不过是从远处看见, 就表示欢迎, 又承认他们在世上是异乡人, 是客旅。
14 因为说这样话的人, 是表明他们在寻求一个家乡。
15 如果他们怀念已经离开了的地方, 还有可以回去的机会。
16 但是现在他们所向往的, 是一个更美的、在天上的家乡。所以, 神不以他们称他为 神而觉得羞耻; 因为他已经为他们预备了一座城。
17 因着信, 亚伯拉罕在受试验的时候, 就把以撒献上; 这就是那欢喜领受应许的人, 献上了自己的独生子;
18 论到这个儿子, 曾经有话说: "以撒生的, 才可以称为你的后裔。"
19 亚伯拉罕认定, 神能使人从死人中复活, 因此, 就喻意说, 他的确从死里得回他的儿子。
20 因着信, 以撒给雅各和以扫祝福, 论到将来的事。
21 因着信, 雅各临死的时候, 分别为约瑟的儿子祝福, 又倚着杖头敬拜 神。
22 因着信, 约瑟临终的时候, 提到以色列子民出埃及的事, 并且为自己的骸骨留下遗言。
23 因着信, 摩西的父母在摩西生下来以后, 因为看见孩子俊美, 就把他藏了三个月, 不怕王的命令。
24 因着信, 摩西长大了以后, 就拒绝被称为法老女儿的儿子。
25 他宁愿选择和 神的子民一同受苦, 也不肯享受罪恶中暂时的快乐。
26 在他看来, 为着基督受的凌辱, 比埃及的财物更宝贵, 因为他注视将来的赏赐。
27 因着信, 他离开了埃及, 不怕王的忿怒; 因为他坚定不移, 就像看见了人不能看见的 神。
28 因着信, 他立了逾越节和洒血的礼, 免得那灭命的侵犯以色列人的长子。
29 因着信, 他们走过了红海, 好像走过旱地一样; 埃及人也试着要过去, 就被淹没了。
30 因着信, 耶利哥的城墙被围绕了七天, 就倒塌了。
31 因着信, 妓女喇合和和平平接待了侦察的人, 就没有和那些不顺从的人一起灭亡。
32 我还要再说什么呢?如果再要述说基甸、巴拉、参孙、耶弗他、大卫、撒母耳和众先知的事, 时间就不够了。
33 他们借着信, 就战胜了敌国, 伸张了正义, 得到了应许, 堵住了狮子的口,
34 消灭了烈火的威力, 逃脱了刀剑的锋刃, 软弱变成刚强, 在战争中显出大能, 把外国的军队击退。
35 有些妇女得回从死里复活的亲人; 但也有些人忍受了酷刑, 不肯接受释放, 为的是要得着更美的复活。
36 又有些人遭受了戏弄、鞭打, 甚至捆锁、监禁;
37 被石头打死, 被锯锯死, (后期抄本在此加上"受试探")被刀杀死。他们披着绵羊山羊的皮到处奔跑、受穷乏、遭患难、被虐待;
38 原是这世界不配有的人。他们飘流无定, 在旷野、山岭、石洞和地穴栖身。
39 所有这些人都借着信得了称许, 却还没有得着所应许的;
40 因为 神已经为我们预备了更美的事, 使他们若不跟我们在一起, 就不能完全。