1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio.

2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li,

3 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili.

4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante:

5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi;

6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo.

7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi:Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.

8 Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon.

9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.

10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon.

11 Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi.

12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;

13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro,

14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.

15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.

16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito.

17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio?

18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

19 Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.

20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo.

21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.

22 Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia;

23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;

24 ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro.

25 Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon;

26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.

27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia.

28 Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio.

29 Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo;

30 tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

1 使徒和在犹太的弟兄们, 听说外族人也接受了 神的道。

2 彼得上到耶路撒冷的时候, 那些守割礼的人与他争论,

3 说: "你竟然到未受割礼的人那里, 跟他们一起吃饭! "

4 彼得就按着次序向他们讲解, 说:

5 "我在约帕城祷告的时候, 魂游象外, 见到异象: 有一件东西, 好像一块大布, 绑着四角, 从天上降下来, 一直来到我面前。

6 我定睛观察, 看见里面有地上的四足牲畜、走兽, 还有昆虫和天空的飞鸟。

7 我也听见有声音对我说: ‘彼得, 起来, 宰了吃! ’

8 我说: ‘主啊, 千万不可, 因为俗物或不洁的东西, 从来没有进过我的口。’

9 第二次又有声音从天上回答: ‘ 神所洁净的, 你不可当作俗物。’

10 这样一连三次之后, 所有的东西都拉回天上去了。

11 就在那个时候, 有三个从该撒利亚派到我这里来的人, 站在我住的房子门前。

12 圣灵吩咐我跟他们一起去, 一点也不要疑惑。这六位弟兄也跟我一起去, 我们就进了那人的家。

13 他告诉我们, 他怎样看见天使站在他家里说: ‘派人到约帕去, 请那个名叫彼得的西门来,

14 他有话要告诉你, 使你和你全家都可以得救。’

15 我一开始讲话, 圣灵就降在他们身上, 正像当初降在我们身上一样。

16 我就想起主所说的话: ‘约翰用水施洗, 但你们要受圣灵的洗。’

17 神既然把同样的恩赐给他们, 像给我们这些信了主耶稣基督的人一样, 我是谁, 我能够阻止 神吗?"

18 众人听见这些话, 就默然无声, 把荣耀归给 神, 说: "这样看来, 神也把悔改的心赐给外族人, 使他们得生命。"

19 那些因司提反事件遭受苦难而四散的门徒, 一直走到腓尼基、塞浦路斯、安提阿; 他们不对别人传讲, 只对犹太人传讲。

20 但其中有些塞浦路斯人和古利奈人, 来到安提阿, 也对希腊人传讲主耶稣。

21 主的手与他们同在, 信而归主的人就多起来。

22 这事传到耶路撒冷教会的耳中, 他们就派巴拿巴到安提阿去。

23 他到了那里, 看见 神所施的恩, 就很欢喜, 劝勉众人坚心靠主。

24 巴拿巴是个好人, 满有圣灵和信心, 于是许多人归了主。

25 后来他到大数去找扫罗,

26 找到了, 就带他来安提阿。足足有一年, 他们一同在教会聚集, 教导了许多人。门徒称为基督徒, 是从安提阿开始的。

27 那时, 有几位先知从耶路撒冷下到安提阿。

28 其中有一个名叫亚迦布的站起来, 借着圣灵指出天下将要有大饥荒; 这事在革老丢时期果然发生了。

29 于是门徒决定按着各人的力量捐款, 好送给住在犹太的弟兄。

30 他们就这样行了, 由巴拿巴和扫罗经手送到长老们那里。