1 Kaj kiam ni, apartiĝinte de ili, ekŝipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
2 kaj trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis.
3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro; ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi.
4 Kaj trovinte la disĉiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Paŭlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.
5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojaĝis; kaj ili ĉiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin ĝis ekster la urbo; kaj genuiĝinte sur la marbordo, ni preĝis;
6 kaj adiaŭinte unuj aliajn, ni enŝipiĝis, kaj ili returne iris hejmen.
7 Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
8 Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li.
9 Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
10 Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo.
11 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
12 Kaj aŭdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
13 Sed Paŭlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.
15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris al Jerusalem.
16 Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon, ĉe kiu ni devis loĝadi.
17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje akceptis.
18 Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis.
19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
20 Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo;
21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
22 Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis.
23 Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
24 prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon.
25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco.
26 Tiam Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos alportita por ĉiu el ili.
27 Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon.
29 Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la templon.
30 Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis ŝlositaj.
31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon.
33 Tiam la ĉefkapitano alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.
34 Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikaĵon.
35 Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;
36 ĉar la multego de la popolo sekvis, kriante:Forigu lin!
37 Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano:Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:Ĉu vi scias la Grekan lingvon?
38 Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
39 Sed Paŭlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.
40 Kaj kiam li tion permesis, Paŭlo, starante sur la ŝtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:
1 我们离别了他们以后, 船就直航到了哥士, 第二天到罗底, 从那里开往帕大拉;
2 遇见了一艘开往腓尼基的船, 就上船起行。
3 我们远远看见塞浦路斯, 就从南边驶过, 直航叙利亚, 在推罗靠了岸, 因为船要在那里卸货。
4 我们找到了一些门徒, 就在那里住了七天。他们凭着圣灵的指示告诉保罗不要上耶路撒冷去。
5 过了这几天, 我们就启程前行, 他们众人带着妻子儿女送我们到城外。我们跪在海滩上祷告, 互相道别。
6 我们上了船, 他们就回家去了。
7 我们从推罗继续航行, 到了多利买, 问候那里的弟兄, 与他们同住了一天。
8 第二天我们离开那里, 来到该撒利亚, 到了传福音的腓利家里, 与他住在一起。他是那七位执事中的一位。
9 他有四个女儿, 都是童女, 是会说预言的。
10 我们住了几天之后, 有一位先知, 名叫亚迦布, 从犹太下来。
11 他来见我们, 把保罗的腰带拿过来, 绑住自己的手脚, 说: "圣灵说, 犹太人在耶路撒冷要这样捆绑这腰带的主人, 把他交在外族人的手里。"
12 我们听了这些话, 就和当地的人劝保罗不要去耶路撒冷。
13 保罗却回答: "你们为什么哭, 使我心碎呢?我为主耶稣的名, 不但被捆绑, 就算死在耶路撒冷我也都准备好了。"
14 他既然不听劝, 我们只说了"愿主的旨意成就", 就不出声了。
15 过了几天, 我们收拾行装, 上耶路撒冷去。
16 有该撒利亚的几个门徒同我们在一起, 领我们到一个塞浦路斯人拿孙家里住宿; 他作了门徒已经很久了。
17 我们到了耶路撒冷, 弟兄们欢欢喜喜接待我们。
18 第二天, 保罗和我们一同去见雅各, 长老们也都在座。
19 保罗问候了他们, 就把 神借着他的工作在外族人中所行的事, 一一述说出来。
20 他们听了, 就赞美 神, 对保罗说: "弟兄, 你看, 犹太人中信主的有好几万, 都是对律法很热心的人。
21 他们听说, 你教导所有在外族人中的犹太人背弃摩西, 叫他们不要给孩子行割礼, 也不要遵守规例。
22 他们总会听见你来了, 那怎么办呢?
23 你就照我们的话作吧, 我们这里有四个人, 都有愿在身。
24 你把他们带去, 和他们一同行洁净礼, 并且替他们付钱, 让他们剃去头发, 这样大家就知道以前所听见关于你的事, 都不是真实的, 也知道你是遵守律法循规蹈矩而行的人。
25 至于信主的外族人, 我们已经写了信, 吩咐他们要禁戒祭偶像的食物、血、勒死的牲畜和淫乱。"
26 保罗就把那几个人带走了, 第二天和他们一同行了洁净礼。他们进了殿, 报明了他们洁净期满的日子, 以及各人献祭的时间。
27 七日将完的时候, 从亚西亚来的犹太人看见保罗在殿里, 就煽动群众, 并且捉住他,
28 喊叫着说: "以色列人哪, 快来帮忙! 这个人到处教人反对人民, 反对律法和这个地方, 他甚至把希腊人也带进殿里, 污秽了这圣地。"
29 原来他们看见过以弗所人特罗非摩同保罗在城里, 就以为保罗带他进了殿。
30 于是全城震动, 民众一齐跑来, 捉住保罗, 拉出殿外, 殿门就立刻关起来了。
31 他们正想杀他的时候, 有人报告营部的千夫长, 说: "整个耶路撒冷都乱了! "
32 千夫长立刻带着士兵和百夫长跑到他们那里。众人一看见千夫长和士兵, 就停止殴打保罗。
33 于是千夫长上前捉住保罗, 吩咐人用两条铁链捆住他, 问他是什么人, 作过什么事。
34 那时众人叫这个喊那个, 吵吵闹闹, 以致千夫长没有办法知道真相, 只好下令把保罗带到营楼去。
35 保罗到了台阶下面的时候, 士兵把他抬起来, 因为群众猛挤,
36 而且有一群人跟在后面叫喊: "干掉他! "
37 他们带着保罗快到营楼的时候, 保罗对千夫长说: "我可以跟你讲一句话吗?"千夫长说: "你懂希腊话吗?
38 难道你不就是不久以前作乱的、带领四千个杀手到旷野去的那个埃及人吗?"
39 保罗说: "我是犹太人, 是基利家的大数人, 并不是无名小城的公民, 求你准我向民众讲几句话。"
40 千夫长准许了他, 保罗就站在台阶上, 向民众作了一个手势。大家安静下来了, 保罗就用希伯来语讲话, 说: