1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,
2 ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;
3 al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi;
5 ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato.
8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.
9 Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.
10 Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
11 kiuj ankaŭ diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.
12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo.
13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
14 Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
15 Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek):
16 Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
17 Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado.
18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis.
19 Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
20 Ĉar estas skribite en la Psalmaro: Lia loĝejo dezertiĝu, Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.
21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
22 komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo.
23 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.
24 Kaj preĝante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis,
25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.
1 提阿非罗先生: 我已经写了前书, 叙述耶稣开始所行所教的一切,
2 一直到他借着圣灵吩咐所拣选的使徒之后, 被接上升的日子为止。
3 他受难以后, 用许多凭据向使徒显示自己是活着的。他向使徒显现, 并且讲论 神的国的事, 有四十天之久。
4 耶稣和他们一同吃饭的时候, 吩咐他们不要离开耶路撒冷, 说: "你们要等候父的应许, 就是你们听我讲过的,
5 约翰是用水施洗, 但再过几天, 你们要受圣灵的洗。"
6 他们聚集的时候, 问耶稣说: "主啊, 你要在这时候使以色列复国吗?"
7 耶稣说: "父凭着自己的权柄所定的时间或日期, 你们不必知道。
8 可是圣灵降临在你们身上, 你们就必领受能力, 并且要在耶路撒冷、犹太全地、撒玛利亚, 直到地极, 作我的见证人。"
9 说完了, 他们还在看的时候, 他被接上升, 有一朵云把他接去, 就看不见他了。
10 当他往上升, 他们定睛望天的时候, 忽然有两个人, 身穿白衣, 站在他们旁边, 说:
11 "加利利人哪, 为什么站着望天呢?这位被接升天离开你们的耶稣, 你们看见他怎样往天上去, 他也要怎样回来。"
12 后来, 他们从橄榄山回到耶路撒冷。那山靠近耶路撒冷, 有一安息日可走的路程。
13 他们进了城, 上了一间楼房, 就是彼得、约翰、雅各、安得烈、腓力、多马、巴多罗迈、马太、亚勒腓的儿子雅各、激进派的西门、雅各的儿子犹大等人所住的。
14 这些人和几个妇女, 耶稣的母亲马利亚, 还有他的兄弟们, 都在一起, 同心地恒切祷告。
15 那时, 约有一百二十人聚会, 彼得在众弟兄中间站起来说:
16 "弟兄们, 经上的话, 就是圣灵借着大卫的口, 预言那领人捉拿耶稣的犹大的事, 是一定会应验的。
17 他本是我们中间的一个, 一同领受了这职分。
18 他用不义的酬劳买了一块田, 结果倒头栽了下去, 腹破肠流。
19 这事住在耶路撒冷的人全都知道, 所以按当地的话, 那块地称为亚革大马, 意思就是‘血田’。
20 因为诗篇上写着: ‘愿他的住处变为荒场, 无人居在其中。’又说: ‘愿别人取代他的职分。’
21 所以, 从约翰施洗起, 直到主离开我们被接上升的那天为止, 当他在我们中间来往的时候, 那些跟我们常在一起的人中, 应该有一个人出来与我们一同作耶稣复活的见证人。"
23 于是他们提出两个人: 约瑟(号称巴撒巴, 又名犹士都)和马提亚,
24 就祷告说: "主啊! 你知道万人的心, 求你从这两个人中, 指明你要拣选谁,
25 来承担这使徒的职位和工作。这职位犹大已经放弃, 往他自己的地方去了。"
26 大家就为他们抽签, 结果抽中了马提亚, 他就与十一使徒同列。