1 Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago.
2 Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon.
3 Tiam diris Paŭlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu?
4 Kaj la apudstarantoj diris:Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio?
5 Kaj Paŭlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.
6 Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata.
7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis.
8 Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ.
9 Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo?
10 Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.
11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.
12 Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon.
13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj.
14 Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris:Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon.
15 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.
16 Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon.
17 Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li.
18 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris:La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
19 Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
20 Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
21 Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
22 Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio.
23 Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
24 kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro.
25 Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:
26 Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.
27 Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano.
28 Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;
29 kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn.
30 Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.
31 Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.
32 Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo;
33 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin.
34 Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio,
35 li diris:Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.
1 保罗定睛看着公议会的各人, 说: "各位弟兄, 我在 神面前, 行事为人一向都是凭着良心的。"
2 大祭司亚拿尼亚就吩咐站在他旁边的人打保罗的嘴巴。
3 保罗对他说: "你这粉饰的墙啊, 神要击打你! 你坐堂要按着律法审问我, 现在你竟然违背律法吩咐人打我吗?"
4 站在旁边的人民说: "你敢辱骂 神的大祭司吗?"
5 保罗说: "弟兄们, 我不知道他是大祭司。经上说: ‘不可咒诅你人民的领袖。’"
6 保罗看出其中一部分是撒都该人, 另一部分是法利赛人, 就在公议会中大声说: "我是法利赛人, 也是法利赛人的子孙, 我现在受审, 是为了盼望死人复活! "
7 他说了这话, 法利赛人和撒都该人就起了争论, 会众也分裂了, 成为两派。
8 原来撒都该人说没有复活, 没有天使, 也没有鬼灵, 法利赛人却认定这些都有。
9 于是众人大嚷大闹, 有几个法利赛派的经学家站起来辩论说: "我们看不出这个人作过什么坏事; 说不定有灵或天使对他说过话。"
10 争论越来越大, 千夫长怕保罗被他们撕碎了, 就吩咐士兵下去, 把他从人群中抢救出来, 带到营楼去。
11 当天晚上, 主站在保罗身边, 说: "你要壮起胆来, 你怎样在耶路撒冷作见证, 也必照样在罗马为我作见证。"
12 到了天亮, 犹太人在一起秘密计谋, 并且发誓说, 不杀保罗, 就不吃不喝。
13 一同策划这项阴谋的有四十多人。
14 他们来见众祭司长和长老, 说: "我们已经发了誓, 不杀保罗, 就不吃东西。
15 现在你们和公议会要通知千夫长, 带保罗到你们这里来, 装作要详细审查他。我们已经预备好了, 不等他走近, 就把他杀了。"
16 但保罗的外甥听见这项埋伏的诡计, 就到营楼去, 告诉保罗。
17 保罗请了一个百夫长来, 说: "请你带这个青年人去见千夫长, 他有事要报告。"
18 百夫长就带保罗的外甥去见千夫长, 说: "囚犯保罗请了我去, 求我带这个青年人来见你, 他有事要向你报告。"
19 千夫长拉着他的手, 走到一边, 私下问他: "你有什么事要向我报告?"
20 他说: "犹太人已经约好了, 要求你明天把保罗带到公议会里去, 装作要详细审查他。
21 你不要听他们, 因为他们有四十多人正在埋伏起来等着保罗; 他们发了誓, 不杀保罗, 就不吃不喝。现在他们已经准备好了, 只等你答应。"
22 千夫长嘱咐那青年人: "不要告诉人你把这事告诉了我。"然后就打发他走了。
23 千夫长叫了两个百夫长来, 说: "预备两百个步兵, 七十个骑兵、两百个长枪手, 晚上九点钟往该撒利亚去。
24 也要预备好牲口, 好让保罗骑上, 护送他安全到达腓力斯总督那里。"
25 千夫长写了一封信, 大意如下:
26 "革老丢.吕西亚问候总督腓力斯大人。
27 这个人被犹太人捉住, 快要遭害的时候, 我听说他是罗马公民, 就带兵去把他救出来。
28 为要知道犹太人控告他的原因, 我就带他到他们的公议会那里去。
29 我发现他被控告, 是为了他们律法上的问题, 并没有什么该死该绑的罪名。
30 后来我接到密报, 得知害他的阴谋, 就立刻把他送到你那里去, 并且吩咐原告到你面前来控告他。"
31 于是士兵照着吩咐, 把保罗提出来, 连夜带到安提帕底。
32 第二天, 他们把保罗交给骑兵队护送, 就回营楼去了。
33 骑兵到了该撒利亚, 把信呈上总督, 同时把保罗也交给他。
34 总督读了信, 就问保罗是哪一省的人; 知道了他是基利家人,
35 就说: "等到原告也来了, 我才审问你。"于是吩咐人把他拘留在希律的王府里。