1 Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;

2 kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,

3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante:Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.

4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj.

5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.

6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie;

7 ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo.

8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis.

9 Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.

11 Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj.

12 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.

13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.

14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie.

15 Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

16 Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.

17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj.

18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris:Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon.

19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?

20 Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.

21 (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)

22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.

23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.

24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj;

25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion;

26 kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj;

27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni;

28 ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris:Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro.

29 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado.

30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu;

31 tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

32 Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni aŭskultos vin denove pri tio.

33 Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili.

34 Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.

1 保罗和西拉经过暗非波里、亚波罗尼亚, 来到帖撒罗尼迦, 在那里有犹太人的会堂。

2 保罗照他的习惯进去, 一连三个安息日, 根据圣经与他们辩论,

3 讲解证明基督必须受害, 从死人中复活, 说: "我所传给你们的这位耶稣, 就是基督。"

4 他们中间有人给说服了, 就附从了保罗和西拉; 还有一大群虔诚的希腊人, 和不少显要的妇女。

5 但犹太人嫉妒起来, 招聚了一些市井流氓, 纠合成群, 骚动全城, 冲进了耶孙的家, 搜索保罗和西拉, 要把他们交给民众。

6 搜索不到他们, 就把耶孙和几个弟兄, 拉到地方长官那里, 喊叫着说: "这些扰乱天下的人, 也到这里来了,

7 耶孙却收留他们。这些人都违背凯撒的法令, 说另外还有一个王耶稣。"

8 群众和地方长官听见这话, 就惊慌起来,

9 取得耶孙和其余的人签保后, 才放了他们。

10 弟兄们当夜立刻送保罗和西拉往比里亚去。二人到了, 就进入犹太人的会堂。

11 这里的人, 比帖撒罗尼迦人开明, 热切接受主的道, 天天考查圣经, 要知道所听的是否与圣经相符。

12 结果他们中间有很多人信了, 也有高贵的希腊妇女, 男的也不少。

13 但帖撒罗尼迦的犹太人, 知道保罗又在比里亚宣讲 神的道, 就到那里去, 煽动挑拨群众。

14 弟兄们立刻把保罗送到海边去; 西拉和提摩太仍然留在比里亚。

15 护送保罗的人带他到了雅典; 保罗吩咐他们叫西拉和提摩太赶快去见他, 于是他们就回去了。

16 保罗在雅典等候他们的时候, 看见满城都是偶像, 心灵十分忿激。

17 于是在会堂里, 同犹太人和虔诚的人辩论; 并且天天在市中心和所遇见的人辩论。

18 还有伊壁鸠鲁派和斯多亚派的哲学家也同他争论, 有的说: "这个拾人牙慧的人要说什么呢?"有的说: "他似乎是一个宣传外地鬼神的人。"这是因为保罗传扬耶稣和复活的道理。

19 他们拉着保罗, 把他带到亚略.巴古那里, 说: "你所讲的这个新道理, 我们可以知道吗?

20 因为你把一切新奇的事, 传到我们耳中, 我们愿意知道这些事是什么意思。"

21 原来所有雅典人和外侨, 专好谈论和打听新奇的事, 来打发时间。

22 保罗站在亚略.巴古当中, 说: "各位雅典人, 我看你们在各方面都非常敬畏鬼神。

23 我走路的时候, 仔细看你们所敬拜的, 发现有一座坛, 上面写着‘献给不认识的神’。我现在把你们不认识而敬拜的这位神, 传给你们。

24 创造宇宙和其中万有的 神, 既然是天地的主, 就不住在人手所造的殿宇,

25 也不受人手的服事, 好像他缺少什么; 他自己反而把生命、气息和一切, 赐给万人。

26 他从一个本源造出了万族来, 使他们住在整个大地上, 并且定了他们的期限和居住的疆界,

27 要他们寻求 神, 或者可以摸索而找到他。其实他离我们各人不远,

28 因着他我们可以生存、活动、存在, 就如你们有些诗人说: ‘原来我们也是他的子孙。’

29 我们既然是 神的子孙, 就不应该以为他的神性是好像人用手艺、心思所雕刻的金银石头一样。

30 过去那无知的时代, 神不加以追究; 现在, 他却吩咐各处的人都要悔改,

31 因为他已经定好了日子, 要借着他所立的人, 按公义审判天下, 并且使他从死人中复活, 给万人作一个可信的凭据。"

32 众人一听到死人复活的事, 就讥笑他, 但有的说: "我们要再听听你讲这件事! "

33 这样, 保罗就离开他们。

34 但有几个人接近他, 并且信了主, 其中有亚略.巴古的议员丢尼修, 一个名叫戴马里的女子, 还有其他的人。