1 Kaj Agripo diris al Paŭlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:

2 Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;

3 precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience.

4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias,

5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.

6 Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,

7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo!

8 Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano.

10 Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis.

11 Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.

12 Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj,

13 mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj.

14 Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj.

15 Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.

16 Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi;

17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,

18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.

19 Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio;

20 sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.

21 Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.

22 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:

23 ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo:Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.

25 Sed Paŭlo diris:Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento.

26 Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo.

27 Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.

28 Kaj Agripo diris al Paŭlo:En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano.

29 Kaj Paŭlo diris:Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.

30 Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;

31 kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn.

32 Kaj Agripo diris al Festo:Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

1 亚基帕对保罗说: "准你为自己申辩。"于是保罗伸手辩护说:

2 "亚基帕王啊, 犹太人控告我的事, 今天我可以在你面前辩护, 实在是万幸;

3 特别是你熟悉犹太人的一切规例和争论, 所以求你耐心听我申诉:

4 我从幼年到现在, 在本国、在耶路撒冷为人怎样, 犹太人都知道。

5 如果他们肯作证的话, 他们是早就知道, 我是按着我们祖宗最严格的教派, 过着法利赛人的生活。

6 现在我站着受审, 是为了对 神向我们祖先的应许存着盼望。

7 我们十二支派昼夜切切地事奉 神, 都是盼望这应许实现。王啊, 我被犹太人控告, 正是为了这个盼望。

8 神使死人复活, 你们为什么认为是不可信的呢?

9 从前, 我也认为应该多方敌对拿撒勒人耶稣的名。

10 后来就在耶路撒冷这样作了。我得到了众祭司长授权, 把许多圣徒关在监里, 并且他们被杀的时候, 我也表示同意。

11 我在各会堂里多次用刑强迫他们说亵渎的话; 我非常愤恨他们, 甚至追到国外的城巿去迫害他们。

12 "那时候, 我得到祭司长的授权和准许, 去大马士革。

13 王啊, 就在中午的时候, 我在路上看见一道光, 比太阳更明亮, 从天上四面照着我和同行的人。

14 我们都仆倒在地上, 我听见有声音用希伯来话对我说: ‘扫罗! 扫罗! 你为什么迫害我?你要踢刺是难的。’

15 我说: ‘主啊, 你是谁?’主说: ‘我就是你所迫害的耶稣。

16 你起来, 站着, 我向你显现, 是要指派你为我工作。你要为你所见过的事, 和我将要向你显明的事作见证。

17 我要救你脱离这人民和外族人, 差遣你到他们那里去,

18 开他们的眼睛, 使他们从黑暗中归向光明, 从撒但的权下归向 神, 使他们的罪恶得到赦免, 并且在那些因信我而成圣的人中同得基业。’

19 "亚基帕王啊, 因此, 我没有违背这从天上来的异象,

20 先向大马士革、耶路撒冷、犹太全地的人宣讲, 后向外族人宣讲, 叫他们悔改, 归向 神, 行事与悔改的心相称。

21 犹太人就是为了这缘故在殿里捉住我, 想要杀我。

22 然而, 我得到 神的帮助, 直到今日还是站得稳, 向尊卑老幼作见证, 我所讲的都是众先知和摩西所论的将来必成的事,

23 就是基督必须受难, 并且从死人中首先复活, 把光明的信息传报给这人民和外族人。"

24 保罗申诉到这里, 非斯都大声说: "保罗! 你疯了; 你的学问太大, 使你疯了! "

25 保罗说: "非斯都大人, 我没有疯, 我说的都是真实的话, 清醒的话。

26 因为王知道这些事, 所以我对王坦白直说。我确信这些事没有一件能瞒得过他, 因为这不是在背地里作的。

27 亚基帕王啊, 你信先知吗?我知道你是信的。"

28 亚基帕对保罗说: "你想用这样短短的时间就可以说服我作基督徒吗! "

29 保罗说: "无论时间短也好, 时间长也好, 我向 神所求的, 不单是你, 而且是今天所有的听众, 都能像我一样作基督徒, 只是不要有这些锁链。"

30 亚基帕王、总督和百尼基, 还有在座的人都站起来,

31 退到一边, 彼此谈论, 说: "这个人并没有犯过什么该死该绑的罪。"

32 亚基帕对非斯都说: "这个人若没有向凯撒上诉, 早就可以释放了。"