1 Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
2 Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
3 Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.
4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
5 Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
7 Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
8 Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.
9 Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10 al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante:Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11 Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.
12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.
13 Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.
14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
15 kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
16 ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
19 kaj diris:Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
20 Sed Petro diris al li:Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
22 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
23 Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
24 Kaj Simon responde diris:Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.
26 Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
27 Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;
28 tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja.
29 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro.
30 Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas?
31 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.
32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;
33 En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.
34 Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia?
35 Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?
37 Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
38 Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin.
39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante.
40 Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.
1 司提反被害, 扫罗也欣然同意。从那天起, 耶路撒冷的教会大受迫害; 除了使徒以外, 所有的人都分散到犹太和撒玛利亚各地。
2 有些虔诚的人安葬了司提反, 为他大大悲痛一番。
3 扫罗却残害教会, 逐家进去, 连男带女拉去坐监。
4 那些分散的人, 经过各地, 传扬福音真道。
5 腓利下到撒玛利亚城, 宣讲基督。
6 群众听了腓利所讲的, 看见他所行的神迹, 就同心听从了他的话。
7 许多人有污灵附在他们身上, 污灵大声喊叫了之后, 就出来了; 还有许多瘫子瘸子都医好了。
8 在那城里, 就大有欢乐。
9 有一个人名叫西门, 从前在城里行过邪术, 使撒玛利亚的居民惊奇, 他又自命不凡,
10 城里大大小小都听从他, 说: "这就是那称为‘ 神的大能’的人。"
11 他们听从他, 因为他长久用邪术, 使他们惊奇。
12 等到腓利向他们传了 神的国的福音, 和耶稣基督的名, 他们就信了腓利, 连男带女都受了洗。
13 连西门自己也信了, 他受洗之后, 常和腓利在一起, 看见所发生的神迹和大能的事, 就觉得很惊奇。
14 在耶路撒冷的使徒, 听见撒玛利亚居民领受了 神的道, 就差派彼得和约翰到他们那里去。
15 二人到了, 就为大家祷告, 要让他们接受圣灵。
16 因为圣灵还没有降在他们任何一个身上, 他们只是受了洗归入主耶稣的名下。
17 于是使徒为他们按手, 他们就受了圣灵。
18 西门看见使徒一按手, 就有圣灵赐下来, 就拿钱给他们,
19 说: "请把这权柄也给我, 叫我为谁按手, 谁就可以受圣灵。"
20 彼得对他说: "你的银子跟你一同灭亡吧! 因为你以为 神的恩赐, 是可以用钱买的。
21 你和这件事是毫无关系的, 因为你在 神面前存心不正。
22 所以, 你要悔改离弃这罪恶, 要祈求主, 也许你心中的意念可以得到赦免。
23 我看出你正在苦胆之中, 邪恶捆绑着你。"
24 西门回答: "请你们为我求主, 好让你们所说的, 没有一样临到我身上。"
25 使徒作了见证, 讲了主的道, 就回耶路撒冷去, 一路上在撒玛利亚人的许多村庄里传扬福音。
26 有主的一位使者对腓利说: "起来, 向南走, 往那从耶路撒冷下迦萨的路上去。"那条路在旷野里。
27 他就动身去了。有一个衣索匹亚人, 是衣索匹亚女王干大基有权力的太监, 掌管女王全部国库。他上耶路撒冷去礼拜。
28 他回去的时候, 坐在车上读以赛亚先知的书。
29 圣灵对腓利说: "你往前去, 靠近那车子! "
30 腓利就跑过去, 听见他读以赛亚先知的书, 就问他: "你所读的, 你明白吗?"
31 他说: "没有人指导我, 怎能明白呢?"于是请腓利上车, 同他坐在一起。
32 他所读的那段经文, 就是: "他像羊被牵去宰杀, 又像羊羔在剪毛的人面前无声, 他总是这样不开口。
33 他受屈辱的时候, 得不到公平的审判, 谁能说出他的身世呢?因为他的生命从地上被夺去。"
34 太监对腓利说: "请问先知这话是指谁说的?指他自己呢?还是指别人?"
35 腓利就开口, 从这段经文开始, 向他传讲耶稣。
36 他们一路走, 到了有水的地方, 太监说: "你看, 这里有水, 有什么可以阻止我受洗呢?"
37 (有些抄本在此有第37节: "腓利说: ‘你若全心相信, 就可以受洗。’他回答说: ‘我信耶稣基督是 神的儿子。’")
38 于是太监吩咐停车, 腓利和他两人下到水中, 腓利就给他施洗。
39 他们从水里上来的时候, 主的灵就把腓利提去了, 太监再也看不见他, 就欢欢喜喜地上路。
40 后来有人在亚锁都遇见腓利。他走遍各城, 传讲福音, 直到该撒利亚。