1 Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo.
2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
3 Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
4 Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro.
5 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
6 Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
7 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio.
8 Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
9 Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,
10 diris:Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
11 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn.
12 Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
13 Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis.
15 Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
16 Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu.
17 La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
18 Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
19 Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj;
20 kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel.
21 Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
23 El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
24 kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo.
27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
28 Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
29 Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
30 Sed Dio levis lin el la mortintoj;
31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.
35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
36 Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron;
37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo.
40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
41 Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, Ĉar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.
43 Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio.
45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis.
46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.
48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio.
52 Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.
1 安提阿教会中, 有几位先知和教师, 就是巴拿巴、名叫尼结的西面、古利奈人路求、与分封王希律一同长大的马念, 和扫罗。
2 他们事奉主, 并且禁食的时候, 圣灵说: "要为我把巴拿巴和扫罗分别出来, 去作我呼召他们作的工。"
3 于是他们禁食祷告, 为两人按手, 就派他们去了。
4 他们既然奉圣灵差遣, 就下到西流基, 从那里坐船往塞浦路斯。
5 他们到了撒拉米, 就在犹太人的各会堂里宣讲 神的道, 还有约翰作他们的助手。
6 他们走遍全岛, 到了帕弗, 遇见一个犹太人, 名叫巴.耶稣, 是个术士, 又是个假先知。
7 他常常和省长士求.保罗在一起; 省长是个聪明人, 他请了巴拿巴和扫罗来, 要听听 神的道。
8 但术士以吕马(以吕马就是"术士"的意思)与使徒作对, 要使省长转离真道。
9 扫罗, 也就是保罗, 却被圣灵充满, 定睛看着他,
10 说: "你这充满各样诡诈和各样奸恶的人, 魔鬼的儿子, 公义的仇敌! 你歪曲了主的正路, 还不停止吗?
11 你看, 现在主的手临到你, 你要瞎了眼睛, 暂时看不见阳光。"他就立刻被雾和黑暗笼罩着, 周围找人牵他的手, 给他领路。
12 那时, 省长看见了所发生的事, 就信了, 因为他惊奇主的教训。
13 保罗和同伴从帕弗开船, 来到旁非利亚的别加, 约翰却离开他们, 回耶路撒冷去了。
14 他们从别加往前走, 到了彼西底的安提阿, 在安息日进了会堂, 就坐下来。
15 宣读了律法和先知书以后, 会堂的理事们派人到他们那里来, 说: "弟兄们, 如果有什么劝勉众人的话, 请说吧! "
16 保罗就站起来, 作了一个手势, 说: "以色列人和敬畏 神的人, 请听!
17 以色列民的 神, 拣选了我们的祖先; 当他们在埃及地寄居的时候, 神抬举这民, 用大能("大能"原文作"高")的膀臂, 把他们从那地领出来;
18 又在旷野容忍("容忍"有些抄本作"养育")他们, 约有四十年之久;
19 灭了迦南地的七族之后, 就把那地分给他们为业;
20 这一切历时约四百五十年。后来 神赐给他们士师, 直到撒母耳先知为止。
21 那时, 他们要求立一个王, 神就把便雅悯支派中一个人, 基士的儿子扫罗, 赐给他们作王, 共四十年之久。
22 废去扫罗之后, 又为他们兴起大卫作王, 并且为他作证说: ‘我找到耶西的儿子大卫, 他是合我心意的人, 必遵行我的一切旨意。’
23 神照着应许, 已经从这人的后裔中, 给以色列带来了一位救主, 就是耶稣。
24 在他来临之前, 约翰早已向以色列全民宣讲悔改的洗礼。
25 约翰快要跑完他的路程的时候, 说: ‘你们以为我是谁?我不是基督。他是在我以后来的, 我就是给他解脚上的鞋带也不配。’
26 "弟兄们, 亚伯拉罕的子孙, 和你们中间敬畏 神的人哪, 这救恩之道是传给我们的。
27 住在耶路撒冷的人和他们的官长, 因为不认识基督, 也不明白每逢安息日所读的先知的话, 就把他定了罪, 正好应验了先知的话。
28 他们虽然找不出该死的罪状, 还是要求彼拉多杀害他。
29 他们把所记载一切关于他的事作成了, 就把他从木头上取下来, 放在坟墓里。
30 但 神却使他从死人中复活了。
31 有许多日子, 他向那些跟他一同从加利利上耶路撒冷的人显现, 现在这些人在民众面前作了他的见证人,
32 我们报好信息给你们: 神给列祖的应许,
33 借着耶稣的复活, 向我们这些作子孙的应验了。就如诗篇第二篇所记的: ‘你是我的儿子, 我今日生了你。’
34 至于 神使他从死人中复活, 不再归于朽坏, 他曾这样说: ‘我必把应许大卫的、神圣可靠的恩福赐给你们。’
35 所以他在另一篇说: ‘你必不容你的圣者见朽坏。’
36 "大卫在他自己的世代里, 遵行了 神的计划, 就睡了, 归回他列祖那里, 见了朽坏。
37 唯独 神所复活的那一位, 没有见过朽坏。
38 所以弟兄们, 你们当知道, 赦罪之道是由这位耶稣传给你们的。在你们靠摩西律法不能称义的一切事上,
39 信靠他的人就得称义了。
40 你们要小心, 免得先知书上所说的临到你们:
41 ‘傲慢的人哪! 你们要看、要惊奇、要灭亡, 因为在你们的日子, 我要作一件事, 就算有人告诉你们, 你们总是不信。’"
42 保罗和巴拿巴出来的时候, 众人请求他们下一个安息日再对他们讲这些话。
43 散会以后, 许多犹太人和归信犹太教的虔诚人, 跟从了保罗和巴拿巴。两人对他们谈话, 勉励他们要恒久住在 神的恩典中。
44 下一个安息日, 几乎全城的人都聚了来, 要听主的道。
45 犹太人看见这么多人, 就满心嫉妒, 反驳保罗所讲的, 并且毁谤他们。
46 保罗和巴拿巴却放胆说: " 神的道, 先讲给你们听, 是应该的。但因为你们弃绝这道, 断定自己不配得永生, 所以我们现在就转向外族人去了。
47 因为主曾这样吩咐我们说: ‘我已立你作外族人的光, 使你把救恩带到地极去。’"
48 外族人听见了就欢喜, 赞美主的道, 凡指定得永生的都信了。
49 于是主的道传遍那地。
50 但犹太人唆使虔诚尊贵的妇女和城内的显要, 煽动大家迫害保罗和巴拿巴, 把他们驱逐出境。
51 两人当众跺掉脚上的尘土, 往以哥念去了。
52 门徒满有喜乐, 又被圣灵充满。