1 Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj. Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.2 Vi estas la plej bela el la homidoj; Ĉarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por ĉiam.3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
1 我心里涌出优美的言辞; 我要为王朗诵我的作品; 我的舌头像经验丰富的作家的笔。 2 你比世人都美好; 你的嘴唇吐出恩言; 因此, 神赐福给你, 直到永远。 3 大能者啊! 愿你腰间佩上刀, 彰显你的尊荣和威严。 4 在你的威严中, 为了真理、谦卑和公义的缘故, 你胜利地乘车前进; 愿你的右手施行可畏的事。 5 你的箭锐利, 射中了王的仇敌的心; 万民都仆倒在你脚下。 6 神啊! 你的宝座是永永远远的, 你国的权杖是公平的权杖。 7 你喜爱公义, 恨恶邪恶, 所以, 神, 就是你的 神, 用喜乐的油膏抹你, 胜过膏抹你的同伴。 8 你的衣服都有没药、沉香和肉桂的香气; 从象牙宫里有丝弦的乐声, 使你欢喜。 9 你的贵妃中有众君王的女儿; 王后佩戴着俄斐的金饰, 站在你的右边。 10 王所爱的女子啊! 你要听, 要看, 要留心地听; 你要忘记你的本族和你的父家; 11 王就爱慕你的美丽; 因为他是你的主, 你要向他俯伏。 12 推罗的居民("居民"原文作"女子")必带着礼物而来; 民间富有的人要向你求恩。 13 王所爱的女子在宫里, 极其荣华; 她的衣服全是用金线绣成的。 14 她身穿刺绣的衣服, 被引到王的面前; 她后面伴随的童女, 也都被带到你的面前。 15 她们欢喜快乐被引到王那里; 她们要进入王宫。 16 你的子孙必接续你的列祖; 你要立他们作全地的王。 17 我必使你的名被万代记念; 因此万民都必称赞你, 直到永永远远。