1 Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage:Kie estas via Dio?4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio, Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.5 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.6 Malĝojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, Sur la monto Micar.7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Preĝon al la Dio de mia vivo.9 Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi ĉiutage:Kie estas via Dio?11 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
1 神啊! 我的心渴慕你, 好像鹿渴慕溪水。 2 我的心渴想 神, 就是永活的 神; 我什么时候可以来朝见 神的面呢? 3 人整天对我说: "你的 神在哪里呢?"我就昼夜以眼泪当饭吃。 4 我从前常常和群众同去, 与他们进到 神的殿里, 在欢呼和称谢声中, 大家守节。每逢想起这些事, 我的心就感到难过。 5 我的心哪! 你为什么沮丧呢?为什么在我里面不安呢?应当等候 神; 因为我还要称赞他, 他是我面前的救助、我的 神。 6 我的心在我里面沮丧; 因此我从约旦地, 从黑门岭, 从米萨山, 记念你。 7 你的瀑布一发声, 深渊就和深渊响应; 你的洪涛和波浪都掩盖了我。 8 白天耶和华赐下他的慈爱; 夜间我要向他歌颂, 向赐我生命的 神祷告。 9 我要对 神我的磐石说: "你为什么忘记我呢?我为什么因仇敌的压迫徘徊悲哀呢?" 10 我的敌人整天对我说: "你的 神在哪里呢?"他们这样辱骂我的时候, 就像在击碎我的骨头。 11 我的心哪! 你为什么沮丧呢?为什么在我里面不安呢?应当等候 神; 因为我还要称赞他, 他是我面前的救助、我的 神。