1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,

2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.

9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:

11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.

14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.

16 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.

18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!

1 你们要赞美耶和华, 你们要赞美耶和华的名; 耶和华的众仆人哪! 你们都要赞美他。

2 在耶和华殿中侍候的, 在我们 神殿的院里侍候的, 你们要赞美他。

3 你们要赞美耶和华, 因耶和华本是良善的; 你们要歌颂他的名, 因为他的名是美好的。

4 因为耶和华拣选了雅各归他自己, 拣选了以色列作他自己的产业。

5 我确实知道耶和华是伟大的, 我们的主超越万神之上。

6 在天上, 在地上, 在海中, 在一切深处, 耶和华喜欢什么, 就作什么。

7 他使云雾从地极上升, 发出闪电随雨而来, 又从他的府库吹出风来。

8 他把埃及头生的, 无论人或牲畜都击杀了。

9 埃及啊! 他在你当中施行神迹和奇事, 惩罚法老和他所有的臣仆。

10 他击杀了多国的民, 杀戮了强悍的王,

11 就是亚摩利王西宏、巴珊王噩, 和迦南列国的王。

12 他把他们的地赐给了自己的子民以色列作产业。

13 耶和华啊! 你的名存到永远; 耶和华啊! 你可记念的名留存万代。

14 因为耶和华要为自己的子民伸冤, 他要怜悯自己的仆人。

15 列国的偶像是金的银的, 是人手所做的。

16 有口却不能说话, 有眼却不能看,

17 有耳却不能听, 口中也没有气息。

18 做偶像的必和它们一样, 所有倚靠它们的也必这样。

19 以色列家啊! 你们要称颂耶和华; 亚伦家啊! 你们要称颂耶和华;

20 利未家啊! 你们要称颂耶和华; 敬畏耶和华的, 你们要称颂耶和华。

21 从锡安来的耶和华, 就是住在耶路撒冷的, 是应当称颂的。你们要赞美耶和华。