1 Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
1 万军之耶和华啊! 你的居所多么可爱。
2 我的灵渴想切慕耶和华的院子, 我的心身向永活的 神欢呼。
3 万军之耶和华, 我的王我的 神啊! 在你的祭坛那里, 麻雀找到了住处, 燕子也为自己找到了安置幼雏的巢。
4 住在你殿中的, 都是有福的, 他们还要不断赞美你。(细拉)
5 靠你有力量, 心中向往通到圣殿大道的, 这人是有福的。
6 他们经过干旱的山谷, 使这谷变为泉源之地, 更有秋雨使这谷到处都是水池。
7 他们行走, 力上加力, 直到各人在锡安朝见 神。
8 耶和华万军的 神啊! 求你听我的祷告; 雅各的 神啊! 求你留心听。(细拉)
9 神啊! 求你垂顾我们的盾牌, 求你看顾你的受膏者。
10 在你院子里住一日, 胜过在别处住千日; 宁愿站在我 神殿中的门槛上, 也不愿住在恶人的帐棚里。
11 因为耶和华 神是太阳, 是盾牌, 耶和华赐下恩惠和光荣; 他没有留下一样好处, 不给那些行为正直的人。
12 万军之耶和华啊! 倚靠你的人是有福的。