Publicidade

Salmos 30

1 Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

1 耶和华啊! 我要尊崇你, 因为你曾救拔我, 不容我的仇敌向我夸耀。 2 耶和华我的 神啊! 我曾向你呼求, 你也医治了我。 3 耶和华啊! 你曾把我从阴间救上来, 使我存活, 不至于下坑。 4 耶和华的圣民哪! 你们要歌颂耶和华, 赞美他的圣名。 5 因为他的怒气只是短暂的, 他的恩惠却是一生一世的; 夜间虽然不断有哭泣, 早晨却必欢呼。 6 至于我, 我在安稳的时候曾说: "我必永不动摇。" 7 耶和华啊! 你的恩宠, 使我坚立, 如同大山; 你一掩面, 我就惊惶。 8 耶和华啊! 我曾向你呼求; 我曾向我主恳求, 说: 9 "我被害流血, 下到深坑, 有什么益处呢?尘土还能称赞你, 还能传扬你的信实吗? 10 耶和华啊! 求你垂听, 恩待我; 耶和华啊! 求你帮助我。" 11 你已经把我的悲哀变为舞蹈, 把我的麻衣脱去, 又给我穿上欢乐; 12 好让我的灵("灵"或译: "荣耀"或"肝"; 与16:9, 57:8, 108:1同)歌颂你, 永不停止。耶和华我的 神啊! 我要永远称赞你。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-