1 La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3 Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
6 La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11 Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.
12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
1 耶和华作王, 愿地快乐, 愿众海岛都欢喜。
2 密云和幽暗在他的四围, 公义和公正是他宝座的根基。
3 有火走在他的前面, 烧尽他四围的敌人。
4 他的闪电照亮世界, 大地看见了就战栗。
5 在耶和华面前, 就是在全地的主面前, 群山都像蜡一般融化。
6 诸天传扬他的公义, 万民得见他的荣耀。
7 愿所有事奉雕刻的偶像的, 以虚无的偶像为夸口的, 都蒙羞; 众神哪! 你们都要拜他。
8 耶和华啊! 锡安听见你的判断就欢喜, 犹大的各城("各城"原文作"女子")也都快乐。
9 耶和华啊! 因为你是全地的至高者; 你被尊崇, 远超过众神之上。
10 你们爱耶和华的, 都要恨恶罪恶; 耶和华保护圣民的性命, 救他们脱离恶人的手。
11 有亮光照耀("照耀"有古抄本作"散播")义人, 心里正直的人得享喜乐。
12 义人哪! 你们要靠耶和华欢喜, 要称赞他的圣名。