1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
1 神是我们的避难所, 是我们的力量, 是我们在患难中随时都可得到的帮助。 2 因此, 地虽然震动, 群山虽然崩塌入海洋的深处, 我们也不害怕。 3 虽然海浪翻腾澎湃, 虽然山岳因波涛汹涌摇动, 我们也不害怕。(细拉) 4 有一条河, 它众多的支流使 神的城充满快乐; 这城就是至高者居住的圣所。 5 神在城中, 城必不动摇; 天一亮, 神必帮助它。 6 列邦喧嚷, 万国动摇; 神一发声, 地就融化。 7 万军之耶和华与我们同在; 雅各的 神是我们的保障。(细拉) 8 你们都来, 看耶和华的作为, 看他怎样使地荒凉。 9 他使战争止息, 直到地极; 他把弓折毁, 把矛砍断, 把战车用火焚烧。 10 你们要住手, 要知道我是 神; 我要在列国中被尊崇, 我要在全地上被尊崇。 11 万军之耶和华与我们同在; 雅各的 神是我们的保障。(细拉)