1 Instruo de David. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.7 Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.10 Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
1 过犯得蒙赦免, 罪恶得到遮盖的人, 是有福的。(本节在《马索拉抄本》包括细字标题) 2 心里没有诡诈, 耶和华不算为有罪的, 这人是有福的。 3 我闭口不认罪的时候, 就整天唉哼, 以致骨头衰残。 4 因为你的手昼夜重压在我身上, 我的精力耗尽, 好像盛暑的干旱。(细拉) 5 我向你承认我的罪, 没有隐藏我的罪孽; 我说: "我要向耶和华承认我的过犯"; 你就赦免我的罪孽。(细拉) 6 因此, 凡是敬虔的人, 都当趁你可寻找的时候, 向你祷告; 大水泛滥的时候, 必不能达到他那里。 7 你是我藏身之处, 你必保护我脱离患难, 以得救的欢呼四面环绕我。(细拉) 8 我要教导你, 指示你应走的路; 我要劝戒你, 我的眼睛看顾你。 9 你不可像无知的骡马, 如果不用嚼环辔头勒住它们, 它们就不肯走近。 10 恶人必受许多痛苦; 但倚靠耶和华的, 必有慈爱四面环绕他。 11 义人哪! 你们要靠着耶和华欢喜快乐; 所有心里正直的人哪! 你们都要欢呼。