1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
2 Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.
3 Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas.
5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
7 Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
11 Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
14 La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
15 Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
17 Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
19 Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
22 Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
23 Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
24 Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
25 Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
29 Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
30 Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
31 Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
1 我所赞美的 神啊! 求你不要缄默无声, (本节在《马索拉抄本》包括细字标题)
2 因为邪恶的人的嘴和诡诈的人的口, 已经张开攻击我; 他们用虚谎的舌头对我说话。
3 他们说毒恨的话围攻我, 无缘无故攻击我。
4 他们以敌对的态度来回报我的爱; 至于我, 我只有祷告。
5 他们对我以恶报善, 以憎恨回报我的爱。
6 求你派一个恶人对付他; 派一个对头站在他的右边。
7 他受审判的时候, 愿他被判为有罪; 愿他的祷告成为罪。
8 愿他的年日短少, 愿别人取代他的职分。
9 愿他的儿女成为孤儿; 愿他的妻子成为寡妇。
10 愿他的儿女流离失所, 到处求乞; 愿他们从他们破毁的家中被赶逐出去。
11 愿债主夺去他一切所有的; 愿外人都劫掠他劳碌得来的。
12 愿无人对他施仁慈; 愿无人恩待他的孤儿。
13 愿他的后人被除灭, 愿他们的名字在下一代被涂抹。
14 愿他列祖的罪孽被耶和华谨记; 愿他母亲的罪恶不被涂抹。
15 愿这些罪常在耶和华面前, 好使他们的名号从地上被除掉。
16 因为他从没有想起要施慈爱, 只知道迫害困苦、贫穷和伤心的人, 要把他们置于死地。
17 他爱咒诅, 愿咒诅临到他; 他不喜爱祝福, 愿福乐远离他。
18 他以咒诅当作衣服穿上, 咒诅就像水一般进入他的内脏, 像油一样进入他的骨头。
19 愿这咒诅像衣服一般给他披上, 并当作他常常束上的腰带。
20 愿敌对我和用恶言攻击我的, 都从耶和华那里得到这报应。
21 至于你, 主耶和华啊! 求你为你名的缘故恩待我; 按着你美好的慈爱拯救我。
22 因为我困苦贫穷, 我的内心伤痛。
23 我像日影倾斜, 渐渐消逝, 又像蝗虫被抖掉。
24 我因禁食, 双膝软弱无力; 我的身体消瘦枯干。
25 我成了他们羞辱的对象; 他们一看见我, 就摇头。
26 耶和华我的 神啊! 求你帮助我; 求你按着你的慈爱拯救我,
27 好让人知道这是出于你的手, 是你耶和华所作的事。
28 任凭他们咒诅, 只愿你赐福; 愿起来攻击我的都蒙羞, 你的仆人却要欢喜。
29 愿敌对我的披戴羞辱; 愿他们以自己的耻辱为外袍披在身上。
30 我要用口极力称谢耶和华; 我要在众人中间赞美他。
31 因为他必站在贫穷人的右边, 拯救他脱离定他死罪的人。