1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.8 Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.9 Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
1 神啊! 我哀诉的时候, 求你垂听我的声音; 求你保护我的性命, 脱离仇敌的恐吓。 2 求你把我隐藏, 使我脱离恶人的阴谋, 脱离作孽的人的扰乱。 3 他们磨快自己的舌头, 如同刀剑; 他们吐出恶毒的言语, 好像利箭, 4 要在暗地里射杀完全的人; 他们忽然射杀他, 毫不惧怕。 5 他们彼此鼓励, 设下恶计, 商议暗设网罗, 说: "谁能看见它们呢?" 6 他们图谋奸恶, 说: "我们设计了最精密的阴谋! "人的意念和心思实在深不可测。 7 但 神要用箭射他们, 他们必忽然受伤。 8 他们各人反被自己的舌头所害, 必然跌倒; 所有看见他们的, 都必摇头。 9 众人都要惧怕, 要传扬 神的作为, 并且要思想他所作的事。 10 愿义人因耶和华欢喜, 并且投靠他; 愿所有心里正直的人, 都因他夸耀。