1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo.
3 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
4 Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
5 Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
6 Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio.
7 La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
8 Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo.
9 Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo.
10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
12 Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
13 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron.
14 Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
15 Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
16 Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
17 Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
18 Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
19 Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
20 Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
21 Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis:Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic
22 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
23 kaj Avim kaj Para kaj Ofra
24 kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
25 Gibeon kaj Rama kaj Beerot
26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
27 kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala
28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.
1 以色列全体会众聚集在示罗, 把会幕竖立在那里, 因为那地在他们面前被征服了。
2 以色列人其余的七个支派还没有得着产业。
3 约书亚对以色列人说: "耶和华你们列祖的 神赐给你们的地, 你们迟迟不去占领, 要到几时呢?
4 你们每支派要选出三个人, 我要派他们去; 他们要起程走遍那地, 把各支派的产业描绘下来, 然后回到我这里。
5 他们要把地业分作七份, 犹大留在南方他们的境界内; 约瑟家留在北方他们的境界内。
6 你们要把地划分七份, 然后把图样拿给我; 我要在这里, 在耶和华我们的 神面前, 为你们抽签。
7 利未人在你们中间没有业分, 因为耶和华祭司的职分就是他们的产业。迦得支派、流本支派和玛拿西半个支派, 已经在约旦河东得了产业, 就是耶和华的仆人摩西分给他们的。"
8 那些人起程前去的时候, 约书亚吩咐那些前去绘画那地的人说: "你们要去, 走遍那地, 绘画地形, 然后回到我这里来, 我要在示罗这里, 在耶和华面前, 为你们抽签。"
9 那些人就去了, 走遍那地, 并绘画下来, 把众城分作七份记在册子上, 然后回到示罗营中约书亚那里。
10 约书亚就在示罗, 在耶和华面前为他们抽签; 约书亚在那里按着他们的支派把地分给以色列人。
11 便雅悯支派按着家族抽了签; 他们抽签所得的境界, 是在犹大子孙和约瑟子孙中间。
12 他们的疆界, 北边是从约旦河起, 向上到耶利哥的北边, 又向西上到山地, 直到伯.亚文的旷野。
13 又从那里向南经过路斯, 路斯就是伯特利, 再下到亚他绿.亚达, 靠近下伯.和仑南边的山地;
14 又从那里伸延, 绕到西边再向南, 从伯.和仑南边对面的山起, 直到犹大人的城基列.巴力, 基列.巴力就是基列.耶琳; 这是西方的疆界。
15 南方的疆界是从基列.耶琳的边缘起, 向西伸展, 去到尼弗多亚的水泉;
16 又下到欣嫩子谷前面的山边, 就是利乏音谷北面的山; 再下到欣嫩谷, 去到耶布斯人的南边, 又下去隐.罗结;
17 再转向北, 伸展至隐.示麦, 去到亚都冥斜坡对面的基利录, 又下到流本的儿子波罕的磐石那里;
18 又经过亚拉巴对面山坡的北边, 直下到亚拉巴;
19 又经过伯.曷拉的北边, 直通到盐海的北湾, 约旦河的南端; 这是南方的疆界。
20 东方的疆界是约旦河。这就是便雅悯各家族所得的产业四围的疆界。
21 便雅悯支派按着家族所得的城就是: 耶利哥、伯.曷拉、伊麦.基悉、
22 伯.亚拉巴、洗玛莲、伯特利、
23 亚文、巴拉、俄弗拉、
24 基法.阿摩尼、俄弗尼、迦巴, 共十二座城, 还有属于这些城的村庄;
25 又有基遍、拉玛、比录、
26 米斯巴、基非拉、摩撒、
27 利坚、伊利毗勒、他拉拉、
28 洗拉、以利弗、耶布斯(耶布斯就是耶路撒冷)、基比亚、基列, 共十四座城, 还有属于这些城的村庄。这就是便雅悯人按着家族所得的产业。