1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
1 Pasigailėk manęs, Dieve, pasigailėk. Mano siela pasitiki Tavimi. Tavo sparnų pavėsyje slepiuos, kol praeis nelaimė.2 Šauksiuosi aukščiausiojo Dievo, kuris man gera daro.3 Jis pasiųs iš dangaus ir išgelbės mane, Jis paniekins mano prispaudėjus, Dievas pasiųs savo gailestingumą ir tiesą!4 Turiu gyventi tarp liūtų, tarp žmonių, kvėpuojančių ugnimi. Jų dantys yra ietys ir strėlės, jų liežuviaiaštrūs kardai.5 Dieve, būk išaukštintas virš dangų! Tavo šlovė teišplinta visoje žemėje!6 Jie spendė pinkles mano kojoms, mano siela sugniužo. Jie kasė man duobę, tačiau patys įpuolė į ją.7 Dieve, mano širdis tvirta. Taip, mano širdis tvirta. Aš giedosiu ir girsiu.8 Pabusk, mano šlove! Pabuskite, arfa ir psalteri! Aš atsikelsiu anksti.9 Viešpatie, girsiu Tave tautose, giedosiu Tau pagonių būry.10 Tavo gailestingumas siekia dangų, ir Tavo tiesadebesis.11 Dieve, būk išaukštintas virš dangų! Teišplinta Tavo šlovė visoje žemėje!