1 Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.
2 Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen, en Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?
3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.
4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.
5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo.
7 Kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi.
8 Kaj vi iros antaŭ mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por buĉi pacoferojn. Sep tagojn atendu, ĝis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.
9 Kaj kiam li turnis siajn ŝultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝis en tiu tago.
10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
11 Kaj kiam ĉiuj, kiuj konis lin de antaŭe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio fariĝis kun la filo de Kiŝ? ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?
12 Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?
13 Kaj ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon.
14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por serĉi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne troviĝas, ni iris al Samuel.
15 Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
16 Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris al li.
17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
18 Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de ĉiuj regnoj, kiuj premis vin.
19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj.
20 Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin, sed oni lin ne trovis.
22 Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon:Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kaŝis sin inter la vazaro.
23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo:Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la reĝo!
25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.
26 Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis.
27 Sed la sentaŭguloj diris:Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.
2 Kun lähdet luotani, tapaat kaksi miestä Raakelin haudan lähellä Selsahissa, Benjaminin alueen rajalla. He sanovat sinulle: 'Ne aasit, joita lähdit etsimään, ovat löytyneet, mutta isäsi ei niitä enää muistakaan. Nyt hän on huolissaan teistä ja miettii, mitä voisi tehdä poikansa hyväksi.'
3 Kun sitten jatkat matkaasi ja saavut Taborin tammen kohdalle, sinua vastaan tulee kolme miestä, jotka ovat menossa Jumalan luo Beteliin. Yhdellä heistä on mukanaan kolme karitsaa, toisella kolme uhrileipää ja kolmannella viiniruukku.
4 He tervehtivät sinua ystävällisesti ja antavat sinulle kaksi leipää, ja sinun pitää ottaa ne vastaan.
5 Sen jälkeen tulet Jumalan kukkulalle Gebaan, missä on filistealaisten vartiosto. Saapuessasi kaupunkiin tapaat joukon profeettoja, jotka ovat tulossa uhrikukkulalta. Heidän edellään soivat harput ja rummut, huilut ja lyyrat, ja he ovat hurmoksissa.
6 Silloin Herran henki valtaa sinut ja sinäkin joudut hurmoksiin ja muutut toiseksi ihmiseksi.
7 Kun nämä ennusmerkit toteutuvat, tee, mitä tehtäväksesi tulee, sillä Jumala on sinun kanssasi.
9 Samalla hetkellä kun Saul kääntyi lähteäkseen pois Samuelin luota, Jumala antoi hänelle uuden sydämen, ja kaikki nämä ennusmerkit toteutuivat samana päivänä.
10 Saulin saapuessa Gebaan profeettajoukko tuli häntä vastaan ja Jumalan henki valtasi hänet, niin että hänkin joutui hurmoksiin ja liittyi heihin.
13 Hurmostilan mentyä ohi Saul nousi uhrikukkulalle.
17 Samuel kutsui kansan Herran luo Mispaan
20 Samuel toi kunkin Israelin heimon vuorollaan Herran eteen ja toimitti arvonnan, ja arpa osui Benjaminin heimoon.
21 Sitten hän toi esiin vuorollaan kunkin Benjaminin heimon suvun, ja arpa osui Matrin sukuun ja siinä Sauliin, Kisin poikaan. He etsivät Saulia mutta eivät löytäneet.
23 He juoksivat sinne ja toivat Saulin esiin, ja kun hän seisoi kansan keskellä, hän oli päätänsä pitempi kaikkia muita.
25 Sitten Samuel luetteli kansalle oikeudet, jotka kuuluivat kuninkaalle, kirjoitti ne kirjaan ja talletti sen pyhäkköön Herran eteen. Sen jälkeen Samuel päästi kaikki lähtemään kotiin.
26 Myös Saul meni kotiinsa Gibeaan, ja hänen mukanaan lähtivät ne soturit, joiden sydäntä Jumala oli koskettanut.