1 Samuel mortis; kaj kolektiĝis ĉiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David leviĝis, kaj foriris en la dezerton Paran.
2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil ŝafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn ŝafojn en Karmel.
3 La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
4 Kiam David aŭdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn ŝafojn,
5 tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
6 kaj diru:Feliĉon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al ĉio, kio apartenas al vi.
7 Mi aŭdis, ke oni tondas al vi la ŝafojn. Nu, viaj paŝtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdiĝis ĉe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.
8 Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.
9 Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal ĉiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.
10 Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj foriĝis de siaj sinjoroj.
11 Ĉu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
12 Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn.
13 Tiam David diris al siaj homoj:Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro.
14 Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;
15 kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
16 muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn;
17 tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.
18 Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn.
19 Kaj ŝi diris al siaj servantoj:Iru antaŭ mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris.
20 Dum ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi renkontiĝis kun ili.
21 Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
22 tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el ĉio, kio apartenas al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon.
23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero.
24 Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino.
25 Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
26 Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
27 Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi.
29 Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo.
30 Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,
31 tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
32 Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte.
33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.
34 Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo.
35 Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi:Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon.
36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo.
37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono.
38 Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.
39 Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.
40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al ŝi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.
41 Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.
42 Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino.
43 Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj.
44 Sed Saul fordonis sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el Galim.
1 Samuel kuoli, ja kaikki israelilaiset kokoontuivat valittajaisiin. Samuel haudattiin kotipaikalleen Ramaan. Sitten Daavid lähti Paranin autiomaahan.
2 Maonissa eli mahtava mies, jolla oli kolmetuhatta lammasta ja tuhat vuohta. Hän hoiti karjaansa Karmelissa ja oli taas kerran mennyt sinne keritsemään lampaitaan.
3 Mies oli nimeltään Nabal, ja hän kuului Kalebin heimoon. Hänen vaimonsa nimi oli Abigail. Vaimo oli viisas ja kaunis, mutta mies tyly ja karkea.
4 Kun Daavid sai autiomaassa kuulla, että Nabal oli parhaillaan keritsemässä lampaita,
6 Sanokaa näin: 'Onnea ja kaikkea hyvää sinulle, väellesi ja kaikelle mitä omistat!
7 Olen kuullut, että sinulla on parhaillaan lampaiden keritsiäiset. Sinun paimenesi ovat liikkuneet samoilla paikoilla kuin mekin, mutta me emme ole häirinneet heitä eikä heiltä ole hävinnyt mitään koko sinä aikana, jonka he ovat olleet Karmelissa.
9 Daavidin miehet menivät Nabalin luo, veivät hänelle Daavidin nimissä nämä terveiset ja jäivät odottamaan vastausta.
12 Daavidin miehet kääntyivät takaisin, palasivat Daavidin luo ja kertoivat hänelle, mitä Nabal oli sanonut.
15 Nuo miehet ovat aina olleet meille hyviä. Meillä ei ollut mitään ikävyyksiä emmekä menettäneet mitään koko sinä aikana, kun kuljeskelimme samoilla seuduilla.
16 Niin kauan kuin paimensimme lampaita heidän lähettyvillään, he olivat yötä päivää kuin muuri meidän ympärillämme.
18 Abigail kokosi kiireesti kaksisataa leipää, kaksi viiniruukkua, viisi paistettua lammasta, viisi sea-mittaa paahdettuja jyviä, sata kakkua rusinoita ja kaksisataa kakkua kuivattuja viikunoita ja kuormasi ne aasien selkään.
20 Kun Abigail ratsasti aasilla alas vuoren rinnettä, Daavid oli miehineen juuri tulossa vuoren takaa häntä vastaan, ja niin Abigail äkkiä kohtasi heidät.
23 Kun Abigail näki Daavidin, hän laskeutui heti aasin selästä ja tervehti Daavidia kumartaen maahan saakka.
25 Älä välitä tuosta kelvottomasta miehestä, Nabalista! Nimi on miestä myöten. Tyhmyri on hänen nimensä, ja tyhmyrinä hän pysyy. Minä, palvelijasi, en nähnyt niitä miehiä, jotka sinä lähetit,
26 mutta niin totta kuin Herra elää ja sinä elät, Herra on nyt pysäyttänyt sinut ennen veritekoa eikä ole antanut sinun kostaa omin käsin. Käyköön sinun vihollisillesi ja niille, jotka tahtovat sinulle pahaa, samoin kuin Nabalille.
27 Tässä ovat lahjat, jotka palvelijasi on tuonut tervehdyksenä sinulle, herrani. Ne ovat niitä miehiä varten, jotka seurasivat sinua retkilläsi.
28 Suo anteeksi palvelijasi rohkeus! Mutta Herra on totisesti antava sinun sukusi säilyä, sillä sinä käyt Herran sotaa, eikä mikään paha satu sinuun koko elinaikanasi.
29 Jos joku ryhtyy sinua vainoamaan ja tavoittelee henkeäsi, niin Herra, sinun Jumalasi, pitää henkesi tallella kuin kukkarossa, elävien joukossa, mutta vihollistesi hengen hän linkoaa pois kuin kiven.
30 Kun Herra tekee sinulle kaiken sen hyvän, minkä on luvannut, ja korottaa sinut Israelin hallitsijaksi,
33 Siunattu olkoon sinun älysi ja ole siunattu sinä itsekin, kun varjelit minua tekemästä tänään veritekoa etkä antanut minun kostaa omin käsin.
36 Kun Abigail tuli takaisin Nabalin luo, tämä piti talossaan juominkeja, jotka olisivat kelvanneet vaikka kuninkaalle. Nabal oli hyvällä tuulella ja vahvasti juovuksissa, eikä Abigail puhunut hänelle sanaakaan ennen aamunkoittoa.
37 Seuraavana aamuna, kun Nabalin humala oli haihtunut, Abigail kertoi miehelleen kaiken. Silloin Nabalin sydän jähmettyi ja hän muuttui kuin kiveksi.
38 Noin kymmenen päivää myöhemmin Herra iski Nabalia niin että tämä kuoli.
42 Abigail valmistautui kiireesti matkaan, nousi aasin selkään ja lähti viiden palvelijattarensa saattamana Daavidin lähettien mukaan, ja hänestä tuli Daavidin vaimo.
43 Daavid oli nainut myös jisreeliläisen Ahinoamin, niin että hänellä oli nyt kaksi vaimoa.
44 Mutta Saul oli antanut tyttärensä Mikalin, Daavidin ensimmäisen vaimon, Laisin pojalle Paltille, joka oli kotoisin Gallimista.