1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

2 En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi);

3 kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;

4 tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris:Jen mi estas.

5 Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis.

6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu.

7 Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.

8 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.

9 Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko.

10 Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.

11 Tiam la Eternulo diris al Samuel:Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj.

12 En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.

13 Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.

14 Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero.

15 Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.

16 Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris:Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris:Jen mi estas.

17 Kaj tiu diris:Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi.

18 Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris:Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li.

19 Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.

20 Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.

21 Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.

1 Nuori Samuel palveli Herraa Eelin luona. Siihen aikaan Herra puhui ihmisille vain harvoin eikä näkyjä usein nähty.

2 Eräänä iltana Eeli oli jo mennyt nukkumaan. Hänen silmänsä olivat hämärtyneet niin että hän tuskin näki.

3 Jumalan lamppu paloi vielä, ja Samuel oli asettunut nukkumaan pyhäkköön, jossa Jumalan liitonarkku oli.

7 Silloin Samuel ei vielä tuntenut Herraa eikä Herra ollut ennen puhunut hänelle.

12 Sinä päivänä toteutan sen, mitä olen puhunut Eelille ja hänen suvulleen, alusta loppuun saakka.

13 Olen sanonut hänelle, että ikuinen tuomioni kohtaa hänen sukuaan, koska hän tiesi poikiensa halventavan Jumalaa eikä pitänyt heitä kurissa.

15 Samuel makasi paikallaan aamuun saakka ja avasi sitten pyhäkön ovet. Hän ei uskaltanut kertoa näkyään Eelille,

19 Kun Samuel varttui, Herra oli hänen kanssaan eikä sallinut yhdenkään hänen sanansa osua harhaan.

20 Näin koko Israel Danista Beersebaan saakka oppi tietämään, että Herra oli uskonut Samuelille profeetan tehtävän.

21 Siitä alkaen Herra ilmestyi jatkuvasti Silossa ja ilmoitti siellä Samuelille tahtonsa. (H4:1)Ja koko Israel alkoi kuunnella Samuelia.