1 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David.
2 Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
4 li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
6 Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
7 Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo.
8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion.
9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon.
10 Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
11 Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo.
12 Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro,
13 kaj diris al ili:Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael.
14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo.
15 Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
16 En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
17 Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.
18 Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie.
19 Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo.
20 Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
21 ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
24 Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem.
25 Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
27 Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.
1 Ahas oli kuninkaaksi tullessaan kaksikymmenvuotias, ja hän hallitsi Jerusalemissa kuusitoista vuotta. Ahas ei tehnyt sitä, mikä on oikein Herran silmissä, niin kuin hänen esi-isänsä Daavid oli tehnyt.
2 Hän vaelsi Israelin kuninkaiden teitä ja teki myös patsaita baaleille.
3 Hän uhrasi Ben-Hinnomin laaksossa ja pani poikansa kulkemaan tulen läpi. Näin hän noudatti niiden kansojen kauhistuttavia tapoja, jotka Herra oli hävittänyt israelilaisten tieltä.
4 Hän myös uhrasi ja suitsutti kukkuloilla ja kummuilla ja jokaisen lehtevän puun alla.
5 Herra, hänen Jumalansa, antoi hänet Syyrian kuninkaan käsiin, ja syyrialaiset löivät hänet. He ottivat suuren joukon hänen miehiään vangiksi ja veivät heidät Damaskokseen. Herra antoi hänet myös Israelin kuninkaan käsiin, ja tämä tuotti hänelle suuren tappion.
6 Pekah, Remaljan poika, surmasi yhtenä päivänä satakaksikymmentätuhatta Juudan soturia. Näin tapahtui, koska Juudan kansa oli hylännyt Herran, isiensä Jumalan.
7 Sikri, efraimilainen sotasankari, surmasi kuninkaan pojan Maasejan, palatsin päällikön Asrikamin ja kuninkaan lähimmän miehen Elkanan.
8 Israelilaiset veivät heimoveljiltään vangeiksi kaksisataatuhatta henkeä, naisia, poikia ja tyttöjä, ja ryöstivät heiltä myös paljon saalista, jonka he veivät Samariaan.
10 Nyt aiotte vielä pakottaa Juudan ja Jerusalemin asukkaat orjiksenne ja orjattariksenne. Ettekö te itsekin ole kylliksi rikkoneet Herraa, Jumalaanne vastaan?
12 Sodasta palaavien eteen astuivat sitten efraimilaisten johtomiehet Asarja, Johananin poika, Berekja, Mesillemotin poika, Hiskia, Sallumin poika, ja Amasa, Hadlain poika.
14 Silloin sotilaat päästivät vangit vapaiksi ja luopuivat myös saaliistaan päälliköiden ja koko kansanjoukon edessä.
15 Tehtävään määrätyt miehet menivät vankien luo ja antoivat saaliista vaatteet ja jalkineet niille, joilla ei niitä ollut. He jakoivat vangeille ruokaa ja juomaa, voitelivat heidän haavansa ja nostivat aasien selkään ne, jotka eivät pystyneet kävelemään. Sitten he veivät heidät Jerikoon, Palmukaupunkiin, heidän heimolaistensa lähelle; itse he palasivat Samariaan.
16 Noihin aikoihin kuningas Ahas lähetti Assyrian kuninkaalle sanan ja pyysi häneltä apua,
17 sillä edomilaisetkin olivat hyökänneet Juudaan ja olivat lyöneet sen joukot ja ottaneet vankeja.
18 Myös filistealaiset olivat tehneet ryöstöretkiä Juudaan Sefelan ja Negevin kaupunkeihin. He olivat valloittaneet Bet-Semesin, Aijalonin ja Gederotin sekä Sokon, Timnan ja Gimson ympäristökylineen ja asettuneet niihin asumaan.
19 Herra oli näin nöyryyttänyt Juudaa sen kuninkaan Ahasin vuoksi, koska Ahas oli saattanut Juudan luopumuksen valtaan ja oli itsekin ollut Herralle uskoton.
20 Assyrian kuningas Tiglatpileser tuli Ahasia vastaan, mutta kävikin hänen kimppuunsa sen sijaan että olisi auttanut häntä.
21 Vaikka Ahas otti aarteita Herran temppelistä, kuninkaan palatsista ja maan johtomiehiltä ja antoi ne Assyrian kuninkaalle, hän ei saanut tältä apua.
22 Suuren ahdinkonsakaan aikana kuningas Ahas ei kääntynyt Herran puoleen.
24 Ahas kokosi Jumalan temppelin esineet ja särki ne, ja hän sulki temppelin ovet ja pystytti alttareita Jerusalemin kaikkiin kadunkulmiin.
25 Hän teetti kaikkiin Juudan kaupunkeihin kukkulapyhäkköjä uhratakseen niissä vieraille jumalille, ja näin hän herätti Herran, isiensä Jumalan, vihan.
26 Muut Ahasin ajan tapahtumat ja kaikki hänen toimensa, ensimmäisestä viimeiseen, on kirjoitettu Juudan ja Israelin kuninkaiden historiaan.
27 Ahas meni lepoon isiensä luo, ja hänet haudattiin Jerusalemin kaupunkiin, mutta ei kuninkaiden hautaan. Hänen jälkeensä tuli kuninkaaksi hänen poikansa Hiskia.