1 Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.
2 Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
3 Kaj la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.
4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.
5 Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis.
6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.
7 En la tria monato oni komencis la aranĝadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.
8 Kiam Ĥizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.
9 Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.
10 Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego.
11 Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post li.
13 Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.
14 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj.
15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj
16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj),
17 al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj,
18 al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj.
19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj.
20 Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio.
21 Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.
1 Juhlien päätyttyä lähtivät kaikki paikalla olleet Juudan eri kaupunkeihin. He murskasivat kivipatsaat, hakkasivat palasiksi asera-paalut ja tuhosivat perin pohjin kukkulapyhäköt ja alttarit kaikkialta Juudan ja Benjaminin sekä Efraimin ja Manassen alueelta. Sitten israelilaiset palasivat kukin perintömaalleen ja kaupunkiinsa.
2 Hiskia järjesti pappien ja leeviläisten osastot entiselleen ja määräsi papit ja leeviläiset tehtäviinsä, toimittamaan polttouhreja ja yhteysuhreja, ylistämään ja kiittämään Herraa ja suorittamaan palvelusta esipihojen porteilla.
3 Kuningas antoi omaisuudestaan Herran laissa määrätyn osuuden erilaisiin polttouhreihin: aamu- ja iltauhreihin, sapattiuhreihin ja uudenkuun päivien ja vuotuisten juhlien uhreihin.
4 Hän käski Jerusalemin asukkaiden antaa papeille ja leeviläisille heille kuuluvat osuudet, jotta he voisivat tarkoin täyttää Herran lain vaatimukset.
5 Kun tämä käsky oli kaikkialla kuulutettu, israelilaiset toivat maansa tuotteiden ensi sadosta runsain määrin lahjoja, viljaa, viiniä, öljyä ja hunajaa. He toivat myös runsaat kymmenykset kaikesta.
6 Samoin muiden Juudan kaupunkien asukkaat sekä pohjoisten heimojen ja Juudan miehet toivat kymmenykset nautakarjasta, lampaista ja vuohista, ja lisäksi he toivat muita Herralle, heidän Jumalalleen, pyhitettyjä lahjoja. Lahjat ladottiin kasoiksi vieri viereen.
7 Lahjoja alettiin kerätä kolmannessa kuussa, ja vasta seitsemännessä kuussa työ lopetettiin.
8 Kun Hiskia ja johtomiehet tulivat ja näkivät kaikki lahjat, he kiittivät Herraa ja hänen kansaansa Israelia.
9 Hiskia tiedusteli lahjoista papeilta ja leeviläisiltä,
11 Kun Herran temppelin varastohuoneet oli Hiskian käskystä kunnostettu,
12 niihin tuotiin kaikki lahjat ja kymmenykset. Varastojen ylivalvojana oli leeviläinen Konanja, ja hänen apunaan oli hänen veljensä Simei.
13 Heidän alaisinaan vartijoina toimivat Jehiel, Asasja, Nahat, Asael, Jerimot, Josabad, Eliel, Jismakja, Mahat ja Benaja. Näin olivat kuningas Hiskia ja temppelin esimies Asarja määränneet.
14 Jumalalle annetuista vapaaehtoisista lahjoista huolehti leeviläinen Kore, Jimnan poika, itäisen portin vartija. Hänen tehtäviinsä kuului myös Herralle annettujen uhrilahjojen sekä kaikkein pyhimpien antimien jakaminen.
15 Hänen apunaan toimivat pappien asuinkaupungeissa Eden, Minjamin, Jesua, Semaja, Amarja ja Sekanja. He jakoivat veljilleen, niin nuorille kuin vanhoillekin, osastoittain tarkoin näille kuuluvat osuudet.
16 Kaikista, jotka vuorollaan tulivat osastoittain Herran temppeliin suorittamaan kullekin päivälle määrättyjä tehtäviä, oli laadittu luettelot. Niissä oli mainittu kaikki kolmivuotiaat ja sitä vanhemmat miespuoliset perheenjäsenet.
17 Papit oli merkitty luetteloihin suvuittain, leeviläiset kaksikymmenvuotiaista alkaen tehtäviensä ja osastojensa mukaan.
18 Heidät oli kirjoitettu sukuluetteloihin perheineen, vaimoineen, poikineen ja tyttärineen, sillä isän pyhyys pyhitti myös perheenjäsenet.
19 Niitä pappeja, Aaronin jälkeläisiä, varten, jotka asuivat maaseudulla kaupunkien ulkopuolella, oli kuhunkin kaupunkiin nimetty miehet, joiden oli toimitettava jokaiselle miespuoliselle pappisperheen jäsenelle tälle kuuluva osuus, samoin jokaiselle sukuluetteloon merkitylle leeviläiselle.
20 Näin Hiskia menetteli kaikkialla Juudassa. Hän teki uskollisesti sitä, mikä oli hyvää ja oikeaa Herran, hänen Jumalansa, silmissä.
21 Kaikessa, mihin hän ryhtyi, koskipa se sitten temppelin jumalanpalvelusta, lakia tai käskyjä, hän noudatti Jumalan tahtoa. Hän teki näin kaikesta sydämestään, ja niin hän menestyi.