1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.

2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren nek maldekstren.

3 En la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altaĵoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

4 Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.

5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.

6 Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe,

7 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj ĉiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.

8 En la dek-oka jaro de sia reĝado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis Ŝafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joaĥ, filo de Joaĥaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.

9 Kaj ili venis al la ĉefpastro Ĥilkija, kaj transdonis la arĝenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj ĉiuj restintaj Izraelidoj, ankaŭ de ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.

10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.

11 Ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la reĝoj de Judujo.

12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jaĥat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zeĥarja kaj Meŝulam el la Kehatidoj; la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj;

13 super la portistoj, kiel observistoj super ĉiuj laboristoj en ĉiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

14 Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.

15 Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan.

16 Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene:Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.

17 Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.

18 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante:Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo.

19 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.

20 Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante:

21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.

22 Kaj iris Ĥilkija, kaj tiuj, kiuj estis ĉe la reĝo, al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tokhat, filo de Ĥasra, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi pri tio.

23 Kaj ŝi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

24 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo.

25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos.

26 Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:

27 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi:tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.

28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.

29 La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.

30 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

31 Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

32 Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.

33 Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

1 Josia oli kuninkaaksi tullessaan kahdeksanvuotias, ja hän hallitsi Jerusalemissa kolmekymmentäyksi vuotta.

2 Josia teki sitä, mikä on oikein Herran silmissä, ja kulki esi-isänsä Daavidin teitä, poikkeamatta oikealle tai vasemmalle.

3 Kahdeksantena hallitusvuotenaan, ollessaan vielä nuori, Josia alkoi kysellä esi-isänsä Daavidin Jumalan tahtoa, ja kahdentenatoista vuotena hän ryhtyi hävittämään Juudasta ja Jerusalemista kukkulapyhäkköjä, asera-tarhoja sekä puisia ja metallisia epäjumalankuvia.

4 Hänen määräyksestään hajotettiin baalien alttarit ja rikottiin niiden päälle rakennetut suitsutusalttarit. Asera-paalut ja jumalankuvat murskattiin pieniksi palasiksi ja siroteltiin niiden haudoille, jotka olivat uhranneet niille.

5 Pappien luut Josia poltti heidän omilla alttareillaan. Näin hän puhdisti Juudan ja Jerusalemin.

6 Manassen, Efraimin ja Simeonin alueen kaupungeista aina Naftalin alueelle asti

7 hän särki alttarit ja asera-paalut, ja kaikkialla Israelissa hän löi pirstaleiksi epäjumalankuvat ja rikkoi suitsutusalttarit. Sitten hän palasi Jerusalemiin.

8 Kahdeksantenatoista hallitusvuotenaan, saatuaan temppelin ja koko maan puhdistetuksi, Josia lähetti Safanin, Asaljan pojan, sekä kaupunginpäällikkö Maasejan ja kirjuri Joahin, Joahasin pojan, korjaamaan Herran, Jumalansa, temppeliä.

9 He menivät ylipappi Hilkian luo ja antoivat hänelle temppeliin tuodut rahat, jotka leeviläiset ovenvartijat olivat keränneet Manassen, Efraimin ja koko muun Israelin sekä Juudan ja Benjaminin alueelta ja Jerusalemin asukkailta.

10 Raha annettiin niille, joiden tehtävänä oli johtaa töitä Herran temppelissä, ja he vuorostaan jakoivat ne temppeliä kunnostaville ja korjaaville työmiehille

11 sekä käsityöläisille ja rakentajille. Rahoilla hankittiin myös hakattuja kiviä ja puutavaraa niiden rakennusten korjaamiseksi, jotka olivat päässeet rappeutumaan Juudan kuninkaiden aikana.

12 Miehet tekivät työnsä huolellisesti. Heidän töidensä valvojiksi oli asetettu leeviläiset Jahat ja Obadja, Merarin sukua, sekä Sakarja ja Mesullam, Kehatin sukua. Leeviläiset soittajat antoivat soittimillaan tahdin

13 taakankantajille ja muillekin työntekijöille. Leeviläisiä oli myös kirjureina, esimiehinä ja portinvartijoina.

14 Mutta kun Herran temppeliin tuodut rahat otettiin esiin, löysi ylipappi Hilkia kirjan, jossa oli Herran Moosekselle antama laki.

18 Sitten kirjuri Safan kertoi kuninkaalle, että pappi Hilkia oli antanut hänelle kirjan. Hän luki kirjan kuninkaalle.

19 Kun kuningas kuuli, mitä laissa sanottiin, hän repäisi vaatteensa.

20 Hän sanoi Hilkialle sekä Safanin pojalle Ahikamille, Miikan pojalle Abdonille, kirjuri Safanille ja hovimiehelleen Asajalle:

21 Menkää kysymään Herralta, mitä meidän nyt on tehtävä, kun tämä kirja on löytynyt. Kysykää sitä sekä minun että kaikkien muidenkin Israelin ja Juudan asukkaiden puolesta. Herran viha on ankarana yllämme, koska isämme eivät ole noudattaneet hänen sanojaan eivätkä ole eläneet kaikessa sen mukaisesti kuin tähän kirjaan on kirjoitettu.

22 Hilkia ja muut, joille kuningas oli antanut määräyksen, lähtivät naisprofeetta Huldan luo; tämän mies oli pyhien vaatteiden vartija Sallum, Tokhatin poika, Hasran pojanpoika. Profeetta asui Jerusalemin uudessa kaupunginosassa. He esittivät hänelle asiansa,

24 tämä Herran sana: Minä annan onnettomuuden kohdata tätä paikkaa ja sen asukkaita. Kaikki kiroukset, jotka on mainittu Juudan kuninkaalle luetussa kirjassa, minä panen täytäntöön.

25 He ovat hylänneet minut ja polttaneet uhreja muille jumalille, ja näillä teoillaan he ovat saaneet vihani heräämään. Minun vihani tulvii tämän paikan ylle, eikä se ehdy.'

26 Mutta koska Juudan kuningas lähetti teidät tiedustelemaan Herran tahtoa, viekää hänelle tämä viesti: 'Näin sanoo Herra, Israelin Jumala: Olet nyt kuullut sanani,

27 ja ne ovat tehneet sydämesi levottomaksi. Sinä nöyrryit Jumalan edessä, kun kuulit, mitä olen sanonut tästä paikasta ja sen asukkaista. Sinä nöyrryit, sinä repäisit vaatteesi ja itkit edessäni, ja siksi minä kuulen sinua, sanoo Herra.

29 Kuningas kutsui koolle kaikki Juudan ja Jerusalemin vanhimmat.

30 Hän meni Herran temppeliin, ja hänen kanssaan menivät kaikki Juudan miehet ja Jerusalemin asukkaat, papit ja leeviläiset ja koko kansa, niin ylhäiset kuin alhaiset. Hän luki heidän kuultensa kaiken, mitä temppelistä löytyneessä liiton kirjassa sanottiin.

31 Sitten kuningas nousi korokkeelle ja teki Herran edessä liiton. Sen mukaan heidän tuli seurata Herraa ja kaikesta sydämestään ja kaikesta sielustaan noudattaa hänen käskyjään, määräyksiään ja säädöksiään. Näin he täyttäisivät sen, mitä kirjassa oli liitosta sanottu.

32 Hän otti liittoon Jerusalemin ja myös Benjaminin alueen asukkaat. Kaikki he sitoutuivat noudattamaan Jumalan, isiensä Jumalan, liiton käskyjä.

33 Josia hävitti kauhistuttavat epäjumalankuvat kaikilta israelilaisten alueilta ja sai kaikki Israelin asukkaat palvelemaan Herraa, Israelin Jumalaa. Koko hänen elinaikanaan he eivät luopuneet Herrasta, isiensä Jumalasta.