1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino, La princino de landoj fariĝis tributulino!

2 Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj; Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj, Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.

3 Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.

4 La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj; Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas; Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.

5 Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton; Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj; Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.

6 Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco; Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon, Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.

7 En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas, La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.

8 Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino; Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron; Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.

9 Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco; Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.

10 La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn; Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

11 Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon, Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!

12 Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero.

13 De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili; Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

14 Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi.

15 La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

16 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon; Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.

17 Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj flankoj; Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.

18 Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

19 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo, Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.

20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

21 Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas; Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis, ĉar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel mi.

22 Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj pekoj; Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.

1 Voi! Miten yksin onkaan nyt kaupunki, ennen niin täynnä väkeä! Kansojen valtiatar on kuin leski. Maitten ruhtinatar tekee orjan työtä.

2 Hän itkee katkerasti yössä, kyyneleet vierivät hänen poskillaan. Yksikään hänen ystävistään ei ole lohduttamassa. Kaikki ovat hänet pettäneet, kääntyneet vihollisiksi.

3 Kauan sai Juuda jo kärsiä vaivaa ja kurjuutta, nyt se on vielä viety pois maastaan, se asuu vieraiden kansojen seassa eikä lepoa löydä. Vainoojat saavuttivat Juudan, pakotietä ei ollut.

4 Siionin tiet surevat, kukaan ei tule juhliin. Kaikki hänen porttinsa ovat autioina, hänen pappinsa huokaavat, neidot valittavat. Katkera on Siionin kohtalo.

5 Hänen vihamiehensä ovat ottaneet vallan, hänen vihollisillaan ei ole hätää. Herra itse antaa Siionin kärsiä sen monien syntien tähden. Lapsetkin otettiin vangiksi, vihollinen vei heidät pois.

6 Kadottanut on tytär Siion kaiken loistonsa. Hänen ruhtinaansa ovat kuin peurat, jotka eivät laidunta löydä, jotka voimattomina yrittävät paeta metsästäjä kintereillään.

7 Kurjuutensa ja kodittomuutensa päivinä Jerusalem muistaa kaiken sen hyvän, mitä hänellä oli ollut muinaisista ajoista asti. Nyt, kun hänen väkensä kaatui vihollisen käsiin, kukaan ei tullut avuksi. Viholliset vain pilkaten nauroivat nähdessään hänen loppunsa.

8 Raskaasti on Jerusalem rikkonut, kaikki surkuttelevat hänen kohtaloaan. Kaikki, jotka ennen kunnioittivat häntä, nyt halveksivat, kun näkevät hänet alastomana. Itsekin hän huokaa ja kääntää kasvonsa pois.

10 Vihollinen kävi käsiksi hänen aarteisiinsa. Hän joutui näkemään, kuinka muukalaiset tunkeutuivat pyhäkköön, vaikka sinä, Herra, olit säätänyt, ettei yksikään muukalainen saa astua seurakuntasi keskelle.

16 Kaiken tämän tähden minä itken, silmäni vuotavat vettä. Ei ole ketään, joka lohduttaisi, ei ketään, joka sieluni virvoittaisi. Kaikki poikani on lyöty maahan, niin väkevä oli vihollinen.

17 Anoen ojentaa Siion käsiään, mutta kukaan ei auta häntä. Herra käski naapurikansat Jaakobin kimppuun. Jerusalem on tullut saastaksi niiden silmissä.

22 Tulkoon kaikki heidän pahuutensa sinun tietoosi! Tee sinä heille, niin kuin teit minulle syntieni tähden. Lakkaamatta minä huokaan, sydämeni on sairas.