14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.

15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;

16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;

18 Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, Kaj ili profetos.

19 Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

20 La suno fariĝos malluma, Kaj la luno fariĝos sanga, Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

21 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

23 lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.

25 Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero;

27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago.

30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.

32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.

33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.

34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,

35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el ĉi tiu perversa generacio.

41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.

15 Eivät nämä miehet ole juovuksissa, niin kuin te luulette -- nythän on vasta aamu, päivän kolmas tunti.

16 Tämä on sitä, mikä profeetta Joelin suulla on ilmoitettu:

17 -- Viimeisinä päivinä, sanoo Jumala, minä vuodatan Henkeni kaikkiin ihmisiin. Teidän poikanne ja tyttärenne profetoivat, nuorukaiset näkevät näkyjä ja vanhukset ennusunia.

18 Näin teen: palvelijoihini ja palvelijattariini minä vuodatan Henkeni niinä päivinä, ja he profetoivat.

19 Minä näytän ihmeitä ylhäällä taivaalla, merkkejä alhaalla maan päällä: verta, tulta ja suitsevaa savua.

20 Aurinko pimenee, kuu värjäytyy vereen, ennen kuin koittaa Herran päivä, suuri ja häikäisevä.

21 Mutta joka huutaa avuksi Herran nimeä, se pelastuu.

23 Tämän Jeesuksen te surmasitte. Te panitte lakia tuntemattomat pakanat naulitsemaan hänet ristiin, kun hänet oli annettu teidän käsiinne niin kuin Jumala oli suunnitellut ja ennalta nähnyt.

24 Mutta Jumala herätti hänet, päästi hänet kuoleman kidasta. Eihän edes ollut mahdollista, että kuolema olisi voinut pitää häntä vallassaan,

25 sillä Daavid sanoo hänestä: -- Minä näen alati edessäni Herran, hän pysyy oikealla puolellani, etten horjahtaisi.

26 Siksi minun sydämeni iloitsee ja kieleni riemuitsee, vieläpä ruumiini on lepäävä toivossa,

27 sillä sinä et hylkää sieluani tuonelaan etkä salli pyhän palvelijasi ruumiin maatua.

28 Sinä osoitat minulle elämän tien. Minä saan nähdä sinun kasvosi, sinä täytät minut ilolla.

30 Mutta Daavid oli profeetta, ja Jumala oli valalla vannoen luvannut asettaa Daavidin valtaistuimelle hänen oman jälkeläisensä. Daavid tiesi tämän

31 ja näki ennalta Kristuksen ylösnousemuksen. Sitä hän tarkoitti sanoessaan, ettei Herra hylkää häntä tuonelaan eikä hänen ruumiinsa maadu.

32 Tämän Jeesuksen on Jumala herättänyt kuolleista; me kaikki olemme sen todistajia.

33 Jumala on korottanut hänet oikealle puolelleen, ja hän on ottanut vastaan Isän lupaaman Pyhän Hengen lahjan ja vuodattanut sen, niin kuin te voitte nähdä ja kuulla.

34 Ei Daavid itse noussut taivaisiin. Hänhän sanoo: -- Herra sanoi minun herralleni: Istu oikealle puolelleni.

35 Minä kukistan vihollisesi, panen heidät korokkeeksi jalkojesi alle.

41 Ne, jotka ottivat hänen sanomansa vastaan, kastettiin, ja uskovien joukkoon tuli sinä päivänä lisää noin kolmetuhatta henkeä.