1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,

2 kaj diris al ili:Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin.

3 Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.

4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin.

5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?

6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.

8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj.

9 Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

10 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.

12 Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.

13 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis.

14 Kaj responde li diris al ĝi:Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.

15 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;

16 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.

17 Kaj li instruis, kaj diris al ili:Ĉu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

18 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

19 Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.

20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.

21 Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.

22 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.

23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al ĉi tiu monto:Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.

24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.

25 Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.

26 Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.

27 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li,

28 kaj diris al li:Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion?

29 Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

30 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi.

31 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la ĉielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li?

32 Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.

33 Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

1 Когда приблизились к Иерусалиму, к Виффагии и Вифании, к горе Елеонской, [Иисус] посылает двух из учеников Своих

2 и говорит им: пойдите в селение, которое прямо перед вами; входя в него, тотчас найдете привязанного молодого осла, на которого никто из людей не садился; отвязав его, приведите.

3 И если кто скажет вам: что вы это делаете? – отвечайте, что он надобен Господу; и тотчас пошлет его сюда.

4 Они пошли, и нашли молодого осла, привязанного у ворот на улице, и отвязали его.

5 И некоторые из стоявших там говорили им: что делаете? [зачем] отвязываете осленка?

6 Они отвечали им, как повелел Иисус; и те отпустили их.

7 И привели осленка к Иисусу, и возложили на него одежды свои; [Иисус] сел на него.

8 Многие же постилали одежды свои по дороге; а другие резали ветви с дерев и постилали по дороге.

9 И предшествовавшие и сопровождавшие восклицали: осанна! благословен Грядущий во имя Господне!

10 благословенно грядущее во имя Господа царство отца нашего Давида! осанна в вышних!

11 И вошел Иисус в Иерусалим и в храм; и, осмотрев все, как время уже было позднее, вышел в Вифанию с двенадцатью.

12 На другой день, когда они вышли из Вифании, Он взалкал;

13 и, увидев издалека смоковницу, покрытую листьями, пошел, не найдет ли чего на ней; но, придя к ней, ничего не нашел, кроме листьев, ибо еще не время было [собирания] смокв.

14 И сказал ей Иисус: отныне да не вкушает никто от тебя плода вовек! И слышали то ученики Его.

15 Пришли в Иерусалим. Иисус, войдя в храм, начал выгонять продающих и покупающих в храме; и столы меновщиков и скамьи продающих голубей опрокинул;

16 и не позволял, чтобы кто пронес через храм какую–либо вещь.

17 И учил их, говоря: не написано ли: дом Мой домом молитвы наречется для всех народов? а вы сделали его вертепом разбойников.

18 Услышали [это] книжники и первосвященники, и искали, как бы погубить Его, ибо боялись Его, потому что весь народ удивлялся учению Его.

19 Когда же стало поздно, Он вышел вон из города.

20 Поутру, проходя мимо, увидели, что смоковница засохла до корня.

21 И, вспомнив, Петр говорит Ему: Равви! посмотри, смоковница, которую Ты проклял, засохла.

22 Иисус, отвечая, говорит им:

23 имейте веру Божию, ибо истинно говорю вам, если кто скажет горе сей: поднимись и ввергнись в море, и не усомнится в сердце своем, но поверит, что сбудется по словам его, – будет ему, что ни скажет.

24 Потому говорю вам: все, чего ни будете просить в молитве, верьте, что получите, – и будет вам.

25 И когда стоите на молитве, прощайте, если что имеете на кого, дабы и Отец ваш Небесный простил вам согрешения ваши.

26 Если же не прощаете, то и Отец ваш Небесный не простит вам согрешений ваших.

27 Пришли опять в Иерусалим. И когда Он ходил в храме, подошли к Нему первосвященники и книжники, и старейшины

28 и говорили Ему: какою властью Ты это делаешь? и кто Тебе дал власть делать это?

29 Иисус сказал им в ответ: спрошу и Я вас об одном, отвечайте Мне; [тогда] и Я скажу вам, какою властью это делаю.

30 Крещение Иоанново с небес было, или от человеков? отвечайте Мне.

31 Они рассуждали между собою: если скажем: с небес, – то Он скажет: почему же вы не поверили ему?

32 а сказать: от человеков – боялись народа, потому что все полагали, что Иоанн точно был пророк.

33 И сказали в ответ Иисусу: не знаем. Тогда Иисус сказал им в ответ: и Я не скажу вам, какою властью это делаю.