1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
2 kaj li diris al ili:Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi.
3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio.
4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
9 Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo.
10 Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
11 Kaj aŭdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
12 Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite.
13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar,
14 kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
16 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo?
17 Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
18 Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.
19 Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
20 Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ.
23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
24 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
25 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
26 Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
27 sed nur por ke ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.
28 Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
29 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.
30 Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili.
31 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo.
32 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
33 Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
1 Então chamou Josué os rubenitas, os gaditas e a meia tribo de Manassés,
2 e lhes disse: Vós tendes observado tudo o que Moisés, servo de Jeová, vos ordenou, e tendes odedecido à minha voz em tudo quanto vos ordenei.
3 A vossos irmãos não tendes desamparado durante estes muitos dias até hoje, porém tendes cuidado de observar o mandamento de Jeová vosso Deus.
4 Tendo Jeová vosso Deus dado descanso a vossos irmãos, como lhes falou, agora tornai-vos, e ide para as vossas tendas, para a terra da vossa possessão, que Moisés, servo de Jeová, vos deu além do Jordão.
5 Cuidai, entretanto, diligentemente de cumprir o que Moisés, servo de Jeová, vos ordenou, a saber, o mandamento e a lei de amar a Jeová vosso Deus, de andar em todos os seus caminhos, de cumprir os seus mandamentos, de vos unir a ele e de o servir de todo o vosso coração e de toda a vossa alma.
6 Assim Josué os abençoou, e os despediu; e eles foram para as suas tendas.
7 Ora Moisés tinha dado herança em Basã à meia tribo de Manassés, porém à outra metade Josué deu herança entre seus irmãos além do Jordão para o ocidente. Também, quando Josué os enviou para as suas tendas, os abençoou,
8 e disse-lhes: Voltai para as vossas tendas, levando muitas riquezas, muitíssimo gado, prata, ouro, cobre, ferro, e muitíssimos vestidos: reparti com vossos irmãos o despojo dos vossos inimigos.
9 Os filhos de Rúben, os filhos de Gade e a meia tribo de Manassés voltaram, e separaram-se dos filhos de Israel em Silo, que está na terra de Canaã, para irem à terra de Gileade, à terra da sua possessão, que obtiveram, segundo a ordem de Jeová, por intermédio de Moisés.
10 Tendo chegado à região próxima ao Jordão, a qual está na terra de Canaã, os filhos de Rúben, os filhos de Gade e a meia tribo de Manassés edificaram ali um altar junto ao Jordão, um grandíssimo altar.
11 Os filhos de Israel ouviram dizer: Eis que os filhos de Rúben, os filhos de Gade e a meia tribo de Manassés edificaram um altar na fronteira da terra de Canaã, na região próxima ao Jordão, da banda que pertence aos filhos de Israel.
12 O que tendo ouvido os filhos de Israel, congregaram-se em Silo, para subir a pelejar contra eles.
13 Aos filhos de Rúben, aos filhos de Gade e à meia tribo de Manassés, à terra de Gileade, enviaram os filhos de Israel Finéias, filho do sacerdote Eleazar,
14 e com ele dez príncipes, um príncipe de família para cada uma das tribos de Israel; e cada um deles era o cabeça das suas famílias entre os milhares de Israel.
15 Foram ter com os filhos de Rúben, com os filhos de Gade e com a meia tribo de Manassés, à terra de Gileade, e disseram-lhes:
16 Assim diz toda a congregação de Jeová: Que transgressão é esta que cometestes contra o Deus de Israel, para deixardes hoje de seguir a Jeová, visto que edificastes um altar, para vos rebelardes contra Jeová?
17 Acaso nos há sido pequena demais a iniqüidade de Peor, de que até hoje não nos temos purificado, apesar de ter vindo uma praga sobre a congregação de Jeová,
18 para que vós hoje deixeis de seguir a Jeová? visto que rebelais hoje contra Jeová, amanhã se irará contra toda a congregação de Israel.
19 Todavia se a terra da vossa herança for imunda, passai para a terra da possessão de Jeová, onde se acha o seu tabernáculo, e tende herança entre nós; porém não vos rebeleis contra Jeová, nem rebeleis contra nós, edificando-vos um altar afora o altar de Jeová, nosso Deus.
20 Não cometeu Acã, filho de Zera, transgressão no tocante ao anátema, e não caiu ira sobre toda a congregação de Israel? e aquele homem não pereceu só na sua iniqüidade.
21 Então os filhos de Rúben, os filhos de Gade e a meia tribo de Manassés responderam aos cabeças dos milhares de Israel:
22 Jeová, Deus dos deuses, Jeová, Deus dos deuses, o sabe, e o saberá Israel, se em rebeldia, ou se por transgressão contra Jeová (não nos salves tu hoje)
23 edificamos um altar para deixarmos de o seguir; ou para oferecermos sobre esse altar holocaustos, ou oferta de cereais, ou para oferecermos sobre ele sacrifícios de ofertas pacíficas (Jeová mesmo de nós requeira)
24 e se antes pelo contrário o não fizemos com cuidado e de propósito, pensando: No futuro vossos filhos poderiam dizer a nossos filhos: que tendes vós com Jeová Deus de Israel?
25 Pois Jeová pôs o Jordão por termo entre nós e vós, ó filhos de Rúben, e ó filhos de Gade; não tendes parte em Jeová: assim vossos filhos farão que os nossos deixem de temer a Jeová.
26 Por isso dissemos: Preparemos para edificarmos um altar, não para holocaustos, nem para sacrifícios;
27 porém entre nós e vós, e entre as nossas gerações depois de nós, servirá de testemunho para podermos cumprir o serviço de Jeová diante dele com os nossos holocaustos, com os nossos sacrifícios e com as nossas ofertas pacíficas; a fim de que no futuro não digam vossos filhos aos nossos: Não tendes parte em Jeová.
28 Portanto dissemos: Quando assim disserem no futuro a nós ou às nossas gerações, responderemos: Vede o modelo do altar de Jeová, que nossos pais fizeram, não para holocaustos, nem para sacrifícios; mas é testemunho entre nós e vós.
29 Longe de nós o rebelarmo-nos contra Jeová e deixarmos hoje de o seguir, edificando um altar para holocaustos, para ofertas de cereais, ou para sacrifícios, afora o altar de Jeová nosso Deus que está diante do seu tabernáculo.
30 Quando Finéias, o sacerdote, e os príncipes da congregação, os cabeças dos milhares de Israel que estavam com ele ouviram as palavras que os filhos de Rúben, os filhos de Gade e os filhos de Manassés falaram, ficaram satisfeitos.
31 Respondeu Finéias, filho do sacerdote Eleazar, aos filhos de Rúben, aos filhos de Gade e aos filhos de Manassés: Hoje sabemos que Jeová está no meio de nós, porque não cometestes esta transgressão contra ele: agora livrastes os filhos de Israel da mão de Jeová.
32 Finéias, filho do sacerdote Eleazar, e os príncipes, deixando os filhos de Rúben e os filhos de Gade, voltaram da terra de Gileade para a terra de Canaã, aos filhos de Israel, e deram-lhes conta de tudo.
33 Com isto ficaram satisfeitos os filhos de Israel, que bendisseram a Deus, e não falaram mais de subir a pelejar contra eles, para destruírem a terra em que habitavam os filhos de Rúben e os filhos de Gade.
34 Os filhos de Rúben e os filhos de Gade chamaram ao altar Ed; pois, disseram eles, é testemunho entre nós que Jeová é Deus.