1 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri.
2 Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
3 kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili.
4 Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe.
5 Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn.
6 Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo.
7 Kaj la Eternulo diris al Josuo:En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
8 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.
9 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
10 Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
11 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon.
12 Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo.
13 Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
14 Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo,
15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.
1 Levantou-se Josué de madrugada e, partindo de Sitim ele e todos os filhos de Israel, vieram ao Jordão e ali pousaram, antes que passassem.
2 Passados três dias atravessaram os oficiais pelo meio do arraial,
3 e ordenaram ao povo, dizendo: Quando virdes a arca da aliança de Jeová vosso Deus, e os levitas sacerdotes levando-a, partireis do vosso lugar, e seguireis após ela.
4 Contudo haverá um espaço entre vós e ela, de cerca de dois mil cúbitos medidos. Não vos aproximeis dela, para que saibais o caminho pelo qual haveis de ir, porque nunca dantes passastes por este caminho.
5 Disse Josué ao povo: Santificai-vos; porque amanhã Jeová fará maravilhas entre vós.
6 Falou Josué aos sacerdotes: Levantai a arca da aliança, e passai adiante do povo. Tendo levantado a arca, caminharam adiante do povo.
7 Então disse Jeová a Josué: Hoje começarei a engrandecer-te à vista de todo o Israel, para que saibam que, como fui com Moisés, assim serei contigo.
8 Tu ordenarás aos sacerdotes que levam a arca da aliança, dizendo: Quando chegardes à beira das águas do Jordão, parai aí.
9 Josué disse aos filhos de Israel: Chegai-vos para cá, e ouvi as palavras de Jeová vosso Deus.
10 Acrescentou Josué: Nisto conhecereis que o Deus vivo está entre vós, e que sem falta expulsará de diante de vós os cananeus, os heteus, os heveus, os ferezeus, os girgaseus, os amorreus e os jebuseus.
11 Eis que a arca da aliança do Senhor de toda a terra está passando adiante de vós para o Jordão.
12 Tomai-vos agora doze homens das tribos de Israel, para cada tribo um homem.
13 Quando as plantas dos pés dos sacerdotes que levam a arca de Jeová, Senhor de toda a terra, descansarem nas águas do Jordão, serão elas cortadas, a saber, as que vêm de cima, e pararão feitas num corpo.
14 Quando o povo saiu das suas tendas para passar o Jordão, estando adiante do povo os sacerdotes que levavam a arca da aliança;
15 e quando estes chegaram ao Jordão, e os seus pés se molharam na beira da água (porque o Jordão trasborda todas as suas margens durante todo o tempo da ceifa),
16 as águas que vinham de cima pararam, e levantaram-se num montão, mui longe, na altura de Adão, cidade que está junto a Zaretã; e as que desciam para o mar da Arabá, isto é, o mar Salgado, foram de todo cortadas. O povo passou bem em frente de Jericó.
17 Os sacerdotes que levavam a arca da aliança de Jeová conservaram-se firmes sobre a terra seca no meio do Jordão, e todo o Israel ia passando a pé enxuto, até acabar de passar a nação toda.