1 Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio.
2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj.
3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.
4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.
5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.
6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro.
7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi.
9 Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
10 Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.
11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
12 Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.
14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi:ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;
17 ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
18 Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio.
19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj.
20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos.
22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.
23 Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.
24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.
25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.
26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
27 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
28 Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo.
29 Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj.
30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.
31 Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef.
33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.
1 Josué reuniu todas as tribos de Israel em Siquém, e chamou os anciãos de Israel, os seus cabeças, os seus juízes e os seus oficiais; e eles se apresentaram diante de Deus.
2 Josué disse a todo o povo: Assim diz Jeová, Deus de Israel: Além do Rio antigamente habitaram vossos pais, Terá, pai de Abraão, e pai de Naor; e serviram a outros deuses.
3 E tirei a vosso pai Abraão dalém do Rio, e o fiz andar por toda a terra de Canaã, e multipliquei a sua semente, e dei-lhe Isaque.
4 A Isaque dei Jacó e Esaú: e a Esaú dei o monte Seir para o possuir. Jacó e seus filhos desceram ao Egito.
5 Então mandei Moisés e Arão, e feri ao Egito com pragas, conforme tudo o que fiz ali; e depois vos tirei de lá.
6 Tirei do Egito a vossos pais, e viestes ao mar; os egípcios perseguiram a vossos pais com carros e com cavalheiros até o mar Vermelho.
7 Quando clamaram a Jeová, pôs ele trevas entre vós e os egípcios, e trouxe o mar sobre eles, e os cobriu; e os vossos olhos viram o que fiz no Egito. Habitastes no deserto muitos dias.
8 Eu vos trouxe para a terra dos amorreus, que habitavam além do Jordão; e pelejando eles contra vós, entreguei-os nas vossas mãos, e possuístes a sua terra; e destruí-os de diante de vós.
9 Balaque, filho de Zipor, rei de Moabe, levantou-se, e pelejou contra Israel. Mandou chamar a Balaão, filho de Beor, para que vos amaldiçoasse,
10 porém eu não quis ouvir a Balaão; portanto, ele vos abençoou grandemente. Assim vos livrei das suas mãos.
11 Passastes o Jordão, e viestes a Jericó. Pelejaram contra vós os homens de Jericó, os amorreus, os ferezeus, os cananeus, os heteus, os girgaseus, os heveus e os jebuseus; e entreguei-os nas vossas mãos.
12 Enviei vespas à vossa frente, que expulsaram de diante de vós os dois reis dos amorreus, não com a tua espada, nem com o teu arco.
13 Eu vos dei uma terra que não trabalhastes, e cidades que não edificastes, e nelas habitais; comeis de vinhas e olivais que não plantastes.
14 Agora temei a Jeová, e servi-o com sinceridade e com verdade. Deitai fora os deuses a que vossos pais serviram além do Rio, e no Egito; e servi a Jeová.
15 Se vos parece mal o servirdes a Jeová, escolhei hoje a quem haveis de servir; se aos deuses a quem serviram vossos pais além do Rio, ou aos deuses dos amorreus, em cuja terra habitais. Eu e minha casa, porém, havemos de servir a Jeová.
16 O povo respondeu: Longe de nós o abandonarmos a Jeová para servirmos outros deuses;
17 porque Jeová nosso Deus é quem nos tirou a nós e nossos pais da terra do Egito, da casa da servidão, quem fez todos aqueles grandes milagres à nossa vista, e nos preservou em todo o caminho em que andamos, e entre todos os povos pelo meio dos quais passamos.
18 Jeová expulsou de diante de nós todos os povos, mesmo os amorreus que habitavam na terra. Portanto, nós também havemos de servir a Jeová, pois ele é o nosso Deus.
19 Disse Josué ao povo: Não podeis servir a Jeová, porque ele é Deus santo. Ele é Deus zeloso; não perdoará a vossa transgressão nem os vossos pecados.
20 Se abandonardes a Jeová, e servirdes a deuses estranhos, ele se tornará, vos fará o mal e vos consumirá, depois de vos ter feito o bem.
21 Disse o povo a Josué: Não, porém havemos de servir a Jeová.
22 Josué respondeu ao povo: Sois testemunhas contra vós mesmos de que escolhestes a Jeová para o servir. Responderam: Somos testemunhas.
23 Agora disse Josué, deitai fora os deuses estranhos que estão no meio de vós, e inclinai os vossos corações para Jeová, Deus de Israel.
24 O povo disse a Josué: Havemos de servir a Jeová nosso Deus, e obedecer à sua voz.
25 Fez Josué nesse dia aliança com o povo, e pôs-lhe um estatuto e uma ordenança em Siquém.
26 Josué escreveu estas palavras no livro da lei de Deus; tomou uma grande pedra, e a pôs ali debaixo do carvalho que estava no santuário de Jeová.
27 Disse Josué a todo o povo: Eis que esta pedra será testemunha contra nós, porque ela ouviu todas as palavras que Jeová nos falou; será testemunha contra vós, para que não negueis o vosso Deus.
28 Assim despediu Josué ao povo, cada um para a sua herança.
29 Depois destas coisas morreu Josué, filho de Num, servo de Jeová, tendo cento e dez anos de idade.
30 Sepultaram-no no termo da sua herança, em Timnate-Sera, que está na região montanhosa de Efraim, da banda do norte do monte Gaás.
31 Israel serviu a Jeová todos os dias de Josué, e todos os dias dos anciãos que ainda viveram depois de Josué, e sabiam todas as obras que Jeová havia feito a favor de Israel.
32 Aos ossos de José, que os filhos de Israel trouxeram do Egito, sepultaram-nos em Siquém, no pedaço de campo que Jacó comprou aos filhos de Hamor, pai de Siquém, por cem peças de dinheiro: e tornaram-se a herança dos filhos de José.
33 Morreu também Eleazar, filho de Arão, e sepultaram-no no outeiro que a seu filho Finéias fora dado na região montanhosa de Efraim.