12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas.22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
Publicidade
1 Coríntios 12
Veja também
Publicidade