1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,

5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,

6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;

7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.

9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;

10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.

11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.

12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.

13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.