Publicidade

1 Samuel 2

1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.3 Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortiĝis.6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.7 La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas.8 Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-