2 Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.

3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.

4 Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas.

5 Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.

6 Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris:Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.

7 Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe.

8 Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto.

9 Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.

10 Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.

11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis.