Neemias 5

1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj.

2 Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

3 Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

4 Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

6 Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.

7 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.

8 Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

9 Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

10 Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon.

11 Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.

12 Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.

13 Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.

14 Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.

15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

16 Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.

17 CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

18 Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.

19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.

Capítulos

Bíblias