1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.

2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.

3 En la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija la reĝo sendis la skribiston Ŝafan, filo de Acalja, filo de Meŝulam, en la domon de la Eternulo, dirante:

4 Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,

5 kaj oni transdonu ĝin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke ĉi tiuj donu ĝin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,

6 al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por aĉeti lignon kaj ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn por la rebonigo de la domo;

7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate.

8 Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis.

9 Kaj la skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.

10 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante:Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo.

11 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.

12 Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante:

13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni.

14 Kaj iris la pastro Ĥilkija kaj Aĥikam kaj Aĥbor kaj Ŝafan kaj Asaja al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tikva, filo de Ĥarĥas, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi.

15 Kaj ŝi diris al ili :Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

16 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn vortojn de la libro, kiun legis la reĝo de Judujo.

17 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos.

18 Sed koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:

19 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.

20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.